Poul Thorsen

Hip-hip hipnozo!
Brazil-devena, al mi familiaras spiritismo, vuduo, telepatio, telekinezo kaj mi ne scias kiom da tele-fenomenoj. Tial neniel estis fremdaj por mi kelkaj sukplenaj okazaĵoj travivitaj en la periferio de hipnozo.

Anticipe, kompreneble, mi bone sciis, ke hipnotisto ne senriske transpasas la limojn de ies libera volo. Alia afero estas, kieas ties limo. Ja neniu juro ekzakte fiksas nek reguligas gradojn moralajn de hipnota influo. Vane tial estas akre difini, kio estas korpa kaj kio spirita. Jam Aristotelo proklamis, ke agoj kaj reagoj oscilas ambaŭdirekte inter korpo kaj animo. Nuntempaj medicinistoj provas vage difini tion psikosomateco.

Ili estis du fratinoj, Ana kaj Betina, kaj mi havis la plezuron dum longa tempo konstati, kiom diferencis iliaj agoj/reagoj. Ekzemple en kinejo Ana povis konvulsie ridi pro neniom, dum Betina pro la samo proksimis al ploro. Manĝante, unu povis esprimi voreman ĝuon, la alia abomenon la sama plado! Simile pri legita libro aŭ furora muziko. Ofte necesis navigi diplomate inter iliaj ekstremaj vidpunktoj por ne perdi terenon. La embaraso estis, ke mi temperamente tre inklinis al ambaŭ. Tiel mi ne povis ignori ilian okulfrapan diskordon - precipe rilate al moralaj fenomenoj.


Ekzemple, iam mi elpafis ne tute decan rimarkon:

"Hodiaŭ la profesoro ruze surprizis nin dirante: Hej, knaboj, montru al mi vian dekstran manon!"

Al tio Ana kompreneble gaje gapis, dum Betina grimace naŭzis. Tamen ambaŭ ja tute klare perceptis la perversetan situacion de sendefendaj junuloj antaŭ mokema aŭtoritatulo skrupule ekzamenta ĉies polmon.

Tiaj provoketoj, ĉiam kun aŭtomate inversa reago de la knabinoj, neeviteble direktis min de banala ŝercemo al pli konsciaj eksperimentoj.

Por tion kompreni nomendas, ke mi mem konstatis modestan kapablon kvazaŭ hipnoti iun aŭ alian konaton, kiu pretis subiĝi al mi. Tute sen kvazaŭ hipnoti iun aŭ alian konaton, kiu pretis subigi al mi. Tute sen konsidero al eblaj damaĝoj mi plurfoje ĵetis min en seancojn, en kiujn pli facilis eniri ol eliri. Rezulto: embaraso kaj timemo ĉe amikoj. Nu, ĉu ne eĉ la fama Freŭd konfesis, ke li nur estas mediokra (1) hipnotisto, ke li ofte fiaskis kaj tamen praktikadis!

Dum adoleskaj jaroj mi efektive nur hipnotizis min mem. Mi povis longe revi, en plenveka stato fari fantazi-vojaĝojn. Propre ne estis geografia afero, kvankam povis okazi. Simple temis pri sugestio, plej ekstreme pri somnambula nuligo de ĉiuj proksimaj, profanaj aferoj favore al rifuĝo en fabel-landon. Duone en sonĝo, duone konscia mi povis perdiĝi en revoj - kompreneble ofte tendence al seksa fantaziado. Tiel pasis mia pubereco, kaj mi emfazas, ke pasis, ĉar tute nature evoluis la seksa maturiĝo, kaj de tiam senspure forvaporiĝis la revemo.

Sed nun revene al la du knabinoj.

Ĉe Ana mi pli ol unu fojon rimarkis kvazaŭsuĉan rigardon. Konsekvence el Betina radiis apatia neintereso. Mi decidis elprovi ties profundon.

Triope ni regule renkontiĝis en publika naĝejo, kie ne estis pretervidebla la fakto, ke ankaŭ korpe estis tre diferencaj la fratinoj. Ambaŭ ja havis nepre plaĉan eksteron, sed ĉe Ana dominis belaj rondiĝoj, dum ĉe Betina ŝveletis la ostoj sub cetere perfekta haŭto. Antaŭjuĝeme mi imagis, ke kredeble post dek jaroj povos efektiviĝi ia fizika egaleco, kaj post dudek eĉ inversa apero de la du figuroj.

Apud Ana mi admiris ŝin salti, fali, plonĝi, dum Betina nur piedfingri esploris la akvon antaŭ ol singarde envadi. Mi lokis min dense ĉe ties flanko. Manon sur ŝia ŝultro, vangon, okulon proksimaj.

"La akvo agrablas hodiaŭ, ĉu?"

"Tute ne. Ne trudu vin! Prefere rigardu mian fratinon! "

Kaj vere. Ana estis pli vidinda. Snufe ŝi jam kraŭlis kiel foko. Mi uzis la oportunon procedi laŭ elprovita sistemo, insiste parolante al Betina, tre malrapide:

"Turnu vin. Rigardu nur min. Jes, tiel. Dense, dense. Nur la okulojn! Nur pensu pri unu afero. U-n-u a-f-e-r-o samtempe. Pensu pri varmo. Sentu vin varma. Tre. Tro! Ni bezonas freŝigi nin. Venu pli proksimen. Pli! Nun prenu mian dikfingron. Ambaŭ! Jes, bone. Kaj nun pensu pri la piedfingroj. Por ili jam estas tre agrable en la akvo. Dancetu, la piedoj. Bone, bone! Nun ni kune nombras ĝis dek, kaj ni kune renversiĝu. Mi sube! "

Kaj vere. Ĉe la cifero dek ni ekstaze interbrakumis en varma akvo. Mi mem sentis pasiigan efikon. Tute sen kontraŭstaro mi povis profiti la ŝirman kovron de l' akvo por manipuli ĉiujn ŝiajn erogenajn zonojn. Belege. Longe. Glue al akvo kaj al ni mem mi aŭdis la karakterizajn inĝemetojn kaj sentis la tremantan libidon de knabinjo frida emerĝi, emerĝi ...

Tro mallonge! Sobriĝante ni observis, ke Ana, kiu neniam pli frue forlasis unua la halon, abrupte preterpasis sakrante: Hej! Ĉu ne putine malvarme hodiaŭ? Ĝis!

Post milda elhipnotigo de Betina mi pretigis min por ofensivo kontraŭ Ana, tute natura konsekvenco de mia fervora inklino al ambaŭ. Iel mi tamen suspektis, ke privenko de tiu evidenta ekstravertulino certe ne estus tiel facila kompare kun tiu de la fratino, kiu klare nur havis sian ĝenemon kiel kirason.

Kompreneble kelkaj klopodoj distance direkti ŝian pensadon plene fiaskis. Mankis ja la nepre necesa reciprokeco. Por Ana telepatio estis naiva, ridinda, do ankaŭ mi! Tamen restadis tiu kvazaŭsuĉa okulumo - foje iom mokema. Enigmo. Kaprica predo ...

Fine hazardo venis al mia asisto. Ana havis kiel oni diras: dolĉan denton. Rezultis kelkfoje tiktrajtoj de doloretoj sur sia bela vizaĝo, kaj subite mi perceptis, instinkte, ke se eblas kombini tiujn du elementojn, apertiĝos proksimvojo al fidena venko, ĉar supozeble "dissaltos la obstinaj baroj."

Ne utilus plumpe aludi la kaŭzon de l' doloretoj. Ĝi ja estis elementa kaj evidenta: la sukeraĵoj. Sed estas konate, ke eĉ mezbona hipnotisto facile povas levi la dolor-sojlon en pozitiva paciento. Cetere ĉiu simpatia dentisto kapablas fari same.

Mia simpla tasko do estis en ĝusta momento levi la spiriton de Ana, ĝuste ĝis tiu grado, kie la doloro atingas la nivelon de ĝuo. Nek pli nek malpli. Masoĥistoj kapjesus. Ili tre bone konas la fenomenon kaj praktikas tiun balanciĝon.

Do, delikata, ĉokoladskatolo rolis kiel rimedo en la eksperimento. Mi sciis, ke invito estus nerezistebla. Tuj mi kaptis kaj tenis ŝian dankantan manon kaj lokis nin komforte, vid-al-vide. Eĉ pli frue ol mi supozis, la hipokritulineto plenbuŝe krietis:

"Mm! Sed mi timas, ke mia dento doloros."

"Tuj ĉesu, Ana. Mi legis, ke laŭ la scienco timo pro doloro fakte pli seriozas ol la doloro mem. Trankviliĝu. Eble vi simple bezonas novan dentiston? Mi? Anstataŭ antaŭtimi provu imagi, ke doloro aperas kaj malaperas kiel en nebona sonĝo."

"Interese, sed estas mia dento."

"Kompreneble, kaj momente ni nek dormas nek sonĝas. Ni cetere ankaŭ ne findiskutis pri doloroj. Estas metodoj por anticipi ilin sen timo. Ana, vi devas lerni paroli kun via doloro, same kiel vi povas paroli en sonĝo. Ni provu nun! Diru firme, malrapide kun mi: "Mi volas, ke mia dentdoloro estu pli bona doloro. Aliloke! Ĝi estu eltenebla. Ĝi ĉesu kiel en sonĝo! Komandu, ke ĝi tute ne aperu! "

"Dankon, Jason. Sed ĉu vi ne nun proponas simplan malstreĉon? Mi ne plu havas dek jarojn. Malstreĉon mi ĉiam praktikas post naĝado kaj ĉiaj korpaj ekzercoj.

"Ĉu ĉiaj? Vi parolas pri la simpla, fizika malstreĉo, mi pri la spirita. Ekzemple por ties plenumiĝo muziko estas grava helpo, sed atentu, ke estu agrabla muziko. Krome tre valoras kunesto kun intima amiko. Tiel, jes, venu pli proksimen. Fermu la okulojn! Brave! Nun ni fartas dolĉe, eĉ sen ĉokolado..."

La lastan frazon mi flustris, dum ni interpliktiĝis, miskise pro ŝia pozicio freŭdeska sur la sofo minace mallarĝa: Post ebripaŭzo mi riskis gliti el mia rolo nestora, kvazaŭscienca:

"Ana, ĉu vi estas virgulino? "

"Ja-son-ulo! Nun ne tro impertinentu. Kio pri vi mem? Sur mia femuro mi sentas firman argumenton pri via malvirgo, klaŭno!"

Unuafoje mi ektimis perdi mian taktikan fadenon. Por ne paniki mi rifuĝis en la pli fruan artifikon: "Ĉu?" Ŝi ĝemetis, ankoraŭ ŝlosante la gambojn.

"Cedu, kara. Necesas cedi. Por tio ni povus imiti la kvazaŭekstazon de lude dancantaj infanoj. Ni kune nombru de 100 ĝis nulo. Tute aŭomate. Ne laŭte! Flustre. Samtempe mi preparas por ni fantazi-vojaĝon."

"Vere! Al kiu loko? Vi konas la geografion? "

"La geografio estas vi mem. Mi krozos tra via pejzaĝo. Ni paŝon post paŝo sen ajna doloro atingas la celon en gloro! Daŭrigu la kalkuladon, dum mi palpas per poezio:

Mano - kalkano.
Verto kaj vango.
Buŝo kaj lango.
Kareso - permeso.
Dolĉa vagemo
ĝis mampremo.
Ludo kaj nudo
ĝis la apudo ..."
"Jason, sufiĉe! Mi ne atingis la nulon. Ĉu vi? "

"Nature, kaj sufiĉan stimulon. Jen floro por posta dekoro! "


Notoj
(1)mediokra=meztalenta.
Laŭ la notoj de P. Th. la novelo
estas skribita por
"La Kancerkliniko", n-ro 77, 1995/96.
Ĝi estas verkita sub
la pseŭdo-nomo Jason Huberto.
Aliaj noveloj estas skribitaj
sub la sama Jason Huberto-nomo,
vidu: Hetajro. kaj Mamazono.