Poul Thorsen

Hetajro?
"Hola," ŝi krietis de sia benko en la parko.

Preterpasante mi ne povis ne rimarki inflacian mamparon trans la randon de okulfrapa T-ĉemizo.

"Hola, ankaŭ al vi," mi aŭtomate reĵetis, kaj jam post kelkaj paŝoj pro nerezistebla gravit-forto returni&"285;is. Malkiel la karesanta voĉo ŝi tute ne vamp-aspektis, sed disradiis naturan kaj maturan junuleskon.

"Ĉu ni konas nin?", mi hokfiŝis.

"Mi konas ĉiujn kaj tamen neniujn ĉi tie" ŝi ridetis vidigante ĉarme neregulan dentaron.

"Do, kiuj estas viaj planoj?"

"Planoj? Kio estas? Ĉu ne iu poeto difinis: Fatamorgano estas la plano?"

" Jes ja, eble la sama, kiu ruze sugestis: Herbon duope venu, nur ne la florojn premu kaj fine konkludis, ke Inter la mondolingvoj plej gravas propraj fingroj! "

" Ĉu vere la propraj? "

Nur tiam mi konsciiĝis, ke ni parolas esperante, ŝi eĉ terure bone, se pretervideblas sia etno de Wein, Weib und aksang - por ne forgesi mian de kang-kang. Nu, tute klare, ĉar iu internacia junulfestivalo apude tumultas, plendecibele.

" Kaj cetere? "

" Cetere mi estas Ita. Kaj vi? "

" Jason. Ŝajne ni tute bone konvenas: Jasonito, antaŭe nekonata amalgamo. Tio plezurigus mian patrinon. Ŝi nepre ne nutris minuskomplekson nomante fraton Apolo kaj fratinon Helena. "

" Vi flankbabilas. Ĉu vi volas iri kun mi? "

" Ita! Iri? Kiel? "

" La sola problemo estas kien."

" Aŭskultu, mi havas tendon. "

" Brile! Solvita do kien. Nun al dua problemo: Mi estas kara."

" Kara? Kompreneble vi estas kara, sed ĉu mia kara? "

" Multekosta, idioto. Rigardu min bone."

Kaj kia rigardo. Ŝi ŝmacis simie kaj ekstaris por piruet-danceto, ke mi prigapu ŝin dorse, flanke, sube, jupe. Riverence el la T-ĉemizo petolis kvazaŭ muzeloj de du blankaj kunikletoj.

. " Unua klaso en ĉiu karno-kontrolo," mi balbutis ravite.

" Unua? Ne naivu, homo. Mi garantias nur, ke vi havas la honoron esti la unua - hodiaŭ. "

" Dankon. Do, ni limigu la honoron aŭ la nehonoron. Pli ekzakte: Ĉu mi ne estas iom olda kompare al vi kun aŭ sen piruetparado? "

" Esperanto junigas! Oldeto ne gravas en mia butiko. Kontraŭ ĉio ekzistas rimedoj. Nur katastrofas, se mankas kontantoj. Miasperte dumvive daŭras la libido. Alternas nur la erektebloj. Por tia okazo kaj por firmigi la kredon ekzistas la fama preĝo: Al vi, ho potenca, senkorpa mistero."

"La sama poeto-pioniro same saĝe daŭrigis: Ni staras nun, filoj de l'tuta homaro ... Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali ...," mi suplementis ŝafvizaĝe.

Tiel deklamante, man-en-mane, ni ek­promenis voje al mia tendejo. Mi ne sen fiero densis kun rapidsprita profesiulino. Esp-lingva putineto ĝis nun vakis en mia registro. Nur ke la pago ankoraŭ ŝvebis. Sed tiun etan tiklaĵon, ŝi baldaŭ anticipis. En paŭzo de gestado unu libera mane evidente palpesploris min interkrure, dum la alia kun lerto de magiisto elpoŝigis mian monbiletujon.

" Ne jelpu. Jason. Poste vi benos, ke ne okazos marĉando. Ĉia palpo estas inkludita en la prezo, kaj vi rericevos laŭmerite vian prunton."

La tendo - feliĉe inter diskretaj boskoj - ­fakte estis unupersona, sed egale, en la praktiko ni apenaŭ multe intermanovros flank/flanke.

La zipo de la enirfendo kompreneble strikis, aŭ ĉu nur miaj manoj fuŝtremis? Fine la operacio glitigis la ĝustajn truojn, kaj mi triumfe turniĝis. Preskaŭ blindigita pro ŝia apudo mi konstatis, ke ŝi fulmrapide nudigis sin, tiel ekstreme, ke la sola teksaĵo videbla estis perfida ŝnureto pendanta el ŝia spiralo sude de la Bermuda Triangulo.

Certe ŝi rimarkis ĉe mi ĉagreneton, ĉar la stulta zipo sabotis viran privilegion kaj plezuron senvestigi virinon de kolo ĝis kalkano. Nun ŝi flankbabilis: " Vera Edeno ĉi tie. Espereble sen serpentoj aŭ erinacoj, hu-hu! Nudeco kostas nenion. Ĉu eble vi estas membro de INOE? "

" Ino-kio, virino?"

" Ne pensu malbone. Ne temas pri Inonanisma Esperantistaro, sed simple pri Internacio de Nudistaj Naturistoj, aŭ inverse. Mi ofertas rabaton por ĉiu kun firma membreco! Ŝi klukis! Aliflanke, absoluta nudeco, do sen kondomo, memkompreneble e-fikas malrabaton. Nun mi diris, por ke vi ne postfike plendu nek pentu. Kaj kial vi staradas tiel stulte plenkalsone, Jason? Sovaĝetu! Ja-sonu! Lasu al mi kombi vian oran felon. Pensu, ke por la unua rajdo nenio ekstra!"

Stumble en kaj el la kalsono mi rezonis, ke al tiu rimarkinda junulino nenio mankis krom taksimetro sur la umbiliko. Por ŝi evidente pli gravis kaso ol kiso. Unuan fojon mi kojtu kun virino sen interkiso. Kontantulino! Sendube ĉiu mia hezito kaj provo por tenera ekpreparo estas registrita. Por ŝi fantazioj estas nur ĝena malhelpo.

Nu, vero aŭ ne. Konfesendas, ke ankaŭ ĉe mi fantazioj plene superfluis, kiam ŝi, senaverte, kun mimikoj de alte levita, delikata pugo rampis antaŭ mi en nian modestan nuptejon. Nur tiam kvazaŭ flugilfrapoj ekascendis.

" Hivi au ne hivi, kiel diris Hamleto - aŭ pli verŝajne Hemingway," ŝi flustris sorĉante kondomon el la pugneto, aŭ ĉu estis el la pugeto.

Ĉar ŝi jam aludis malrabaton, ne daŭris longe preferi la nudan alternativon.

" Ho, mi jam sentis, ke vi estas normalulo, do fakte apartenas al la malplimulto," ŝi suspiris, dum magi-mistife malaperis la malbenita seks-cilindreto.

"Ĉesu la fingrumado ĉe mia ŝnureto! Volaplugu kaj evitu bugron, mi petas! Kaj ĉu vere mi bezonas piloti Ferdinandon? "

Pri la daŭro decas silento. Ĉu kojti aŭ konversacii? Vane la lango scivolemis. Neniam mi frontis tiom da babilado dum vulkanisma esploro de "melonoj", oreltruoj, brak-kavoj, piedfingroj. Ŝi ne fermis kontraŭ franzo nek midzo - kvankam la tenda dimensio obstrukciis sesdeknaŭon. Sen sufoki ĝemojn, senpretekste ŝi orgasmis ronrone sub la lango kaj lingamo - kaj miaparte finfine ŝi eksplodigis sparkan piroteknikaĵon per konvulsivoj en la pelvo ĝis perfekta melko.

Ekzistas soifoj neestingeblaj, figure kaj fakte, ni interkonsentis dum la postkaresado. Pure praktike ni disponis pri sitelo kun akvo, sufiĉa por trinki kaj por bideumi niajn sukojn. Denove ŝi kaptis la okazon filozofi:

" Inter miaj idealoj estas la poliandrio, tute nature, sen ceremonioj kaj paperoj. La vera arto de amo estas eviti mono-edziĝon. Nur tiel amo povas transvivi. Ĉu vi povas esti preta dividi celibaton kun mi, jasonit-amalgame? "

" Vi estas freneza, Ita. Mi povas nur promesi, ke mi ĉiam pretas admiri laŭ la naturmetodo vian parizo-pugon. Ĝi estas ekster­ordinara specimeno kaj krome enspezokapabla. Ĉar nun al la fakturofino."

" Jam? Do: Vi kojtas pli bone ol multaj, precipe tiuj kun kapuĉo. Mi ne troigas deklari, ke hodiaŭ la plej bona ĉe mi estis vi! Mia Minotaŭro vi estis. "

" Dankon, dankon, sed al la negoco!"

" Ne estos negoco. Jen via monujo, virga, hm. Mi decidis, ke ĉar ni konas nin longe - pli ol unu horon - mi ofertas al vi 100-procentan rabaton. Okazis al mi kio povas okazi al ĉiu hetajro: Urĝa bezono por mono. Sed ĉiam provizore. Mi havas principon (ne ridu, idioto!), ke multe pli grava ol mono estas bezono por vera amiko, por homo, kiu inteligente aŭskultas al mi, tiel ke ne nur temas pri tio, por kio vi tiel merite penis, penis. Gratulon, ke vi ne deponis la plenan prudenton en la pantalonon! Min altiras viroj same potencaj inter oreloj kiel inter femuroj."

" Kaj kiel viaj flatoj povos devigi min? "

" Kara, sur la benko - antaŭ tre longe - vi demandis pri planoj. Nun mi scias vin solventa, kapabla por ĉio. Do mi proponas - epiloge aŭ prologe - ke ni kune disipu - hedone, sibarite, epikure - imite al la tuta greka, jasona mitologio. Cetere, kiel povis forflugi mia kalsoneto?


Notoj
Laŭ la notoj de Poul Thorsen la novelo
estas verkita por
"La Kancerkliniko", n-ro 77, 1995/96.
Ĝi estas verkita sub
la pseŭdo-nomo Jason Huberto.
Aliaj noveloj estas verkitaj
sub la sama Jason Huberto-nomo,
vidu: Hip hip hipnozo. kaj Mamazono.