Poul Thorsen:
Poeto kaj popolo
H. C. Andersen en socia perspektivo.


Tra la literaturo de ĉiu popolo zigzagas fendego inter popola kaj akademia mondo. Sentema leganto tuj rimarkas al kiu mondo apartenas verkisto, kaj en sentema artisto ofte ekestas grava konflikto pro la medio. Tiel estis por H. C. Andersen.

Kiel 14-jara malriĉulo li venis al Kopenhago, sola, sen familio aŭ konatuloj. Sed spite al la malhela perspektivo, en tiu dato (6. 9. 1819) ekfondiĝis lia famo, kaj li poste ĉiam festis gin kvazaŭ naskiĝotagon. Li avidis famon - ne nur pro ia vanto, sed ĉar li sentis, ke famo estas la sola vojo el lia deprimita kaj povra vivstato.

Kiel en fabelo liaj revoj efektiviĝis, en kaj la intelekta kaj socia mondo. Li fariĝis bonhava, ŝtata konsilisto kaj honora civitano de la hejmurbo Odense. Sed la fendego ekzistas, kaj transiro ne povas okazi sen certa pago. Poeto el la plej malalta popoltavolo, tiam kiel nun, nur povis grimpi la socian ŝtuparon sin adaptante al la burĝaj kondiĉoj, t. e. pli malpli nei sian pli fruan medion.

En kelkaj leteroj de Andersen oni vidas vualitan reflekton de la vidpunktoj de liaj mecenoj kaj nobelaj konatuloj. Foje li eĉ frontas la postulojn de laboruloj. Ekz. en letero kun respondo rilate la seriozan masonistan strikon 1872:

"Mi malĝojas, ke tiaj movadoj povis ekesti en la tiom trankvila kaj tute bonkora dana popolo."

Veŝajne pro samaj kondiĉoj nur aperis kun 28-jara malfruiĝo lia akra, kontraŭ-absolutisma fabelo "La malbona suvereno".

La satiristo M. A. Goldschmidt, estiminda kaj klarvida ĉefo de la tiutempa intelekta rezisto kontraŭ absolutismo, hipokriteco kaj burokrateco, skribis amaran recenzon (pri "Bazaro de poeto") en sia timita revuo "La Korsaro" 1842:

"De H. C. Andersen, kiu venis el la popolo, kiu mem batalis pezan lukton de mizero kontraŭ riĉo, kiu vidis en la okulojn de subpremo, ni atendis kunsenton al la popolo, al ĝia mizero kaj subpremo. Almenaŭ kelkajn tremajn ekprenojn sur la kordoj ni atendis de tiu popole naskita poeto, kiu tramigris Germanion, Italion kaj la subjugigitan Orienton ... Sed H. C. Andersen nur priskribis la brilon de suno kaj maro aŭ la pompon de l'ebenoj. Efektive! Al mortaj ŝtonoj li donis vivon. Sed al li la vivo de l'popoloj nur estas morta ŝtono."

Kaj tamen la fabeloj de Andersen estas konataj en la tuta mondo kaj ŝatataj eĉ precipe inter neriĉuloj. La supra juĝo sekve nur povas estis supraĵe vera kaj eĉ iomete maljusta. Se Andersen, kiel deziris Goldschmidt, perdiĝus en hejmaj kvereloj , li kredeble nun estus forgesita, Lia perspektivo estis multe pli granda ol tiu de liaj kritikistoj. Genie li konsciis, ke guste la fabelo estas klasika esprimilo de ĉiuj popoloj tra ĉiuj epokoj. Do, en la fabeloj Andersen tute donis sin mem parolante, senkompare, samtempe al infanoj kaj plenkreskuloj. Kia kontrasto inter li kaj iliaj recenzistoj post apero de la unuaj fabeloj en 1835:

Ili morale riproĉis, ke princino kisas soldaton ("Fajrilo"), ke bienulino regalas instruiston, kiam la edzo forestas ("Malgranda Niko kaj granda Niko"), ke "Regidino sur pizo false kredigas al infanoj, ke tia altrangulino ĉiam estas tiel terure delikathaŭta", ktp.

Sed Andersen neniam cedis al sofistoj. La fabeloj estis lia formo. Nur ili liberigis en li la plej delikatajn kvalitojn: humoro, gajo, sprito, ironio kaj satiro. (Vidu la fabelojn "La novaj vestoj de la reĝo" kaj "Estas tute certe").

En "Konkurso de saltado" Andersen montras eĉ ribelemon al sia nova medio; fabeleto en sia ĉarma formo liveras penetran sarkasmon pri nepotismo kaj snobemo antaŭ ordenoj ("silentigiloj").

"Ombro" estas skurĝado al epigonoj (imitantoj de arto kaj scienco), kiuj parazite alproprigas al si, kaj kiuj redonas ĉion en groteska, pseŭda formo. Jen multe pli akra karikaturo de dana burokrateco ol kapablis doni la ĉefkarikaturisto Goldschmidt mem! - Tiel freŝe ĉio staras en tiuj du "fabeloj", ke eĉ hodiaŭ oni povas enmeti aktualajn nomojn.

Rekta, realisma, senkompromisa batalo kontraŭ sociaj misaĵoj estis kontraŭ la tuta volo kaj delikata naturo de H. C. Andersen. Sed li atingis per siaj bizaraj fabel-figuroj plenan efikon. Sendube ĉiu plenkreska infano, kiu memoras fabelojn kiel "Ŝi estis tute sentaŭga", "La najtingalo", "La malbela anasido" aŭ "Knabineto kun alumetoj" havas vivan impreson, ke Andersen spite al sia akirita burĝeco konservis en konsiderinda parto de sia verkaro la perspektivon de malsupre, t. e. la perspektivo socia de lia amata, povra popolo.


Noto:
El: Norda Prismo, 1/1955.

Pri la grava, dana poeto kaj fabelisto, H. C. Andersen, klaku kaj vidu:"Chifonoj."