Poul Thorsen
Aprilkanteto

(Laŭ Poul Martin Møller: Grøn er vårens hæk).


Verdas heĝoj nun,
en printempa sun'
knabinetoj sur Remparo iras.
Belas la aer',
en la primaver'
ili sub la silk' videble spiras.

La vanel' ĉe dig',
vergoj de salik'
vete kun violoj artifikas.
Idoj de l 'anser'
plonĝas en river',
pigoj vostoplumojn balancigas.

Gefianĉoj du
en ĝardeno ĉu
dancon volas jam al ni prezenti?
Svelta siluet'!
Bela piedet' !
Knabo volas florkronetojn vendi.

Cikoni' en vent'
sur la farm-tegment'
bekon per la ruĝa krur' poluras.
Spicvendisto kun
la edzino nun
pipon fumas kaj promene kuras.

Ĉiu junulin,
bunte vestis sin,
rigardetoj flugas kiel sagoj.
Ĉirkaŭ mola nuk'
silkrubanda tuk'
flirtas kiel militistaj flagoj.

Vesperiĝas jam,
sed interna flam'
gardas ilin kontraŭ malvarmumo!
Kia bela flu'!
Mia kor' kun bru'
preskaŭ kreve batas tral'kostumo.

En la nokt-trankvil'
kun dukata bril'
luno sur la branĉojn gutas oron.
Ĉiu belulin'
enlitigis sin!
Sole hejmeniri ŝiras koron.

 
Notoj:
Poul Martin Møller (1794-1838) estis tipe neserioza, malkomplika dano. Finis teologion, sed anstataŭ fariĝi pastro faris du-jaran. marvojaĝon al Ĉinio. Poste dediĉis sin al lingvaj studoj kaj finis sian nelongan vivon kiel profesoro de Universitato en Kopenhago. Liaj verkoj ĉefe aperis post lia morto. Ilin karakterizas tre klara, kvazaŭ plastika stilo.

La dana teksto vi i a. trovas en "Folkehøjskolens Sangbog", 2003, n-ro 329, kaj en multaj paĝoj en "la Reto", ekz en "Digte".
Pri la aŭtoro vidu: "P.M.Møller."


Vidu aliajn verkojn de Poul Martin Møller, klaku: "La olda amanto",
kaj:
"Hans kaj Trine."