Poul Thorsen
Sur grundo

 
Vino rezina...

(Oni eltrovis, ke la praegiptoj mumiigis siajn faraonojn per rezino, favorata ingrediento en greka vino).

Jam laŭ Herodoto
mizere vi finas en koto
kun via vinpoto
spitante la grekan rutinon
zorgeme enguti en vinon
la vivolongigan rezinon.

Monarko de Sparto
ignoris al propra bonfarto,
ne miksis ĉe l'starto.
Unue li merdis,
kaj poste la saĝon plenperdis,
distranĉon de l'ventro li spertis.

Mi mem post monato
de vino-rezina-trinkado
kun lango, palato
kunĝua, kunglua -
beate min sentas ĝisplua
mumio de Ramses la Dua.


Labirinto ...?

Jen Knossos sur monteto kaŭras,
sinistro kvarmiljara daŭras
ĝis la eterno.
Sed kie povas vitoj pli abundi,
kaj kie valon plen-inundiv
ĝis la taverno ?

Sin levas dignaj arkitravoj
el sanga maro de papavoj,
cipres-ombrita.
Bovsango sur konusa kolonaro
allogas pluen al altaro
pra-megalita.

Mi lasas post mi mozaikojn,
ignoras du-hakilajn pikojn,
delfenojn bluajn
sur hela vando de l' reĝina ĉambro
kun flara de egipta ambro.
Mi volas pluajn ...

La arabeskoj sur amforoj,
in-akrobataj matadoroj
deturnas min defie.
Sed fine trovas tronon de Minoso
kun subpavima stranga foso,
ĉu Labirinto tie?

Ĉu tra ĉi-ŝtupa aperturo
atingis l' Ariadna ŝnuro
la taŭromaskon?
Ho ne, neniam estis labirinto,
ĉar palpe tra la Minotaŭra blindo
mi solvas mian taskon:

Sekreto pri la labirint' de Knoso
estas kanalo por klozeto de Minoso.
 

Notoj:
Laŭ notoj de Poul Thorsen, eble li verkis
la 4 poemojn en 1965.(Informo de Retestro).
Poeto sur azeno: El Norda Prismo, 1/1966.
Piede de l' Parnasa monto: El Norda Prismo, 1/1968.
Vino rezina: EĤO, 1-2/1979, antaŭa membrogazeto de Dana Esperanto-Asocio.
Labirinto: El la libro Du El
Certere, ĉiuj poemoj estas en la libro Du El de Marjorie Boulton kaj Poul Thorsen, eldonis Stafeto, 1985.