Poul Thorsen:
Sur greka grundo
Poeto sur azeno
sin tenas ĉe l'ebeno,
ĉar paŝtas sin Pegaso
en pajlo de l'Parnaso.
Azeno sub poeto
orelumas kun diskreto:
Poetoj estas ĝeno
por kiu ajn azeno ...

Piede de l'Parnasa monto
elfluas la Kastalis-fonto,
kaj laŭ pagana interpreto
la gutoj plaŭdas pri sekreto:
Se vi la fridan akvon trinkas,
la vulgarismon ĝi estingas,
poeto iĝas vi kaj restas -
Parnaso kline mem atestas.

Humile antaŭ la Kastalis
por trinki mi genue falis.
- - -
Sed tiam tra cikada eĥo
surdigis min azena bleko.
Tuj poste tuta grego aris
kaj sanktan akvon tragargaris.
- - -
Decidis mi piedojn lavi
ol tiajn gekolegojn havi . . .