Poul Thorsen:
La granda Tero.

(Laŭ Halfdan Rasmussen: Tænk, hvis jeg sad på månen).


Se sidus mi sur Luno
ludante kun ĉiela nub',
mi povus okulumi
al ĉiu Tera bub'.

Mi povus vidi negron
tamburi sur tamburo-bret'
kaj vidi ĉinon manĝi
per sia bastonet'.

Kaj en Ruslando granda
kun frosto pli ol eblas kred'
en neĝo certe ludas
knabet' kun sia sled'.

Mi povus mane svingi
al norvegidoj ĉe torent',
dum gronlandanoj manĝas
fok-lardon kun kontent'.

Kaj laste sidas panjo,
- Danlando en la horizont' -
ŝi preskaŭ ne troveblas
en la tro grand a mond'.

En multaj, multaj landoj
infanoj ja similas sin.
Mi amas ilin ĉiujn,
kaj ili alias min.

En granda familio,
kaj se ni vivas en stabil',
gardante nian Teron,
ni loĝu en trankvil'.



Halfdan Rasmussen (1915 - 2002) dum senlaboreco frekventis popolajn altlernejojn kaj fariĝis aŭtodidakto. Lia unua poemaro Soldato aŭ homo lokigis lin kiel socialan poeton. Sed posta, tre varia verkado faris rubrikigon neebla. Lia formo estas mallonga, la enhavo tre senterna, kun granda korvarmo: ironio sen sarkasmo, humoro sen moko. Li ludas per la lingvo, precipe en siaj frenezetaj infanrimaĵoj. - Malgranda homo en granda lukto kontraŭ la krudo de sia epoko.
(Tiu biografio el la libro Sen Paraŝuto de Poul Thorsen, Eldonis "La Laguna", 1963.)

Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Halfdan Rasmussen".


La dana teksto ne estas rete, sed vi povas ĝin ricevi de "Webmaster"

Melodio de Hans Dalgaard.


Alia verko estas en ĉi tiuj hejmpaĝoj, nome La penso