Poul Thorsen:
La grandbienulo
(Laŭ Johan Herman Wessel: Herremanden.)

 
Grandbienulo kun doloro
forpasis, kiel grandsinjoro
ja mortu, kvankam li ne volas.
Kaj tre malbonas
se morti oni jam ne volas.

La bienul' en mia kanto
alvenis, kie al loĝanto
malvarmas ne, sed ĉiu volas.
Kaj tre malbonas
malvarmi ne, se oni volas.

Vidante sian ekskoĉeron
li miris: "Jokum, vi inferon!
Mi fakte ne ekkredi volas."
Kaj tre malbonas
se fakton oni nei volas.

"Kial troviĝas mi ĉi-sube,
delonge scias vi sendube,
mi vane tion kaŝi volas."
Kaj tre malbonas
se vane oni kaŝi volas.

"Diboĉis mia fil' adulte,
li ludis kartojn, perdis multe
pli ol riĉajo mia volas."
Kaj tre malbonas
se riĉo daŭiri ne plu volas.

"Devigis min la sentaŭgulo
kampulojn suĉi sen skrupulo;
la ĝemojn mi ne aŭdi volas."
Kaj tre malbonas
se ĝemojn ni ne aŭdi volas.

"Sed Jokum, kiu estas bona,
piema, virta kaj sindona,
kial vi venis? Mi scivolas."
Kaj tre malbonas
se ĉion oni tro scivolas.

"Fifartas mi nur danke tion,
ke tere mi ja faris kion
vi povis ne, kvankam vi volas."
Kaj tre malbonas
ne povi, kiam oni volas.

"La filon, kiu vin navigis
ĉi tien, mi al vi havigis.
La sinjorin' min uzi volas."
Kaj tre malbonas
se oni ne rifuzi volas.

Por malĉastuloj jen konsilon!
Al edzo ne produktu filon,
eĉ se l' edzino tion volas.
Kaj tre malbonas
ke la edzino ofte volas.

Notoj: El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Johan Herman Wessel (1742-1785) naskiĝis proksime al Oslo, (nuna Norvegio). Lia sanstato ne estis kontentiga, kaj lia energio sekve modesta. Li neniam finis siajn ekzamenojn, sed iĝis "eterna studento" ĉe Kopenhaga Universitato.
Lia ĉefverko, "Amo sen ŝtrumpoj", estis tre trafa parodio de la tiutempaj, solenaj, troformalaj dramoj. Rondo de gajaj kolegoj inspiris lin verki komikajn poemojn. "La forĝisto kaj la bakisto" estas unu el la plej konataj.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
J. H. Wessel.
La dana teksto estas en La "Reto", vidu: Herremanden.
En ĉi-tiuj hejmpaĝoj estas alia verko de J.H.Wessel. Klaku: "La forĝisto kaj la bakisto."
Johan Herman Wessel: