Poul Thorsen Grafitaĵoj |
Ĉiuj aliaj ol mi skribas sur la muroj - tiel jam antaŭ 2000 jaroj iu paradoksemulo skribis sur muro en Pompejo, urbo pereonta. Rigardante la kreskantan inundon de ŝprucfarboj - la t.n. grafitaĵoj - en nuntempaj metropoloj oni pretas pravigi la antikvan cinikulon. Ŝajne ankoraŭ neniu povas rezisti emon verŝi sian animon sur kiu ajn konvenejo.
Verdire la idea kvalito varias de plej humila kloakstadio ĝis sublima
filozofio. Jen por ĝuo aŭ ŝokiĝo kelkaj specimenoj tradukitaj el aperinta dana kolekto.
- Pli bone havi sistemon en via malordo ol malordon en via sistemo.
- Dio benu la ateismon.
- 1000 lemingoj ne povas erari.
- Ĉu celibato estas heredebla?
- Eĉ maljuna porko bezonas amon.
- Paĉjo diras, ke ne funkcias.
(Sur aŭtomato por kondomoj)
- Ĝisnun mi neniam kapablis fini aferon, sed ĉi-foj•••
- Virto punas sin mem.
- Mi pretas veti, ke mi kapablas ĉesi vetludi.
- Hipokondrio estas la sola malsano, pro kiu mi ne suferas.
- Dio estas virino, ĝis ŝi ŝanĝis sian opinion.
- Dio estas nigra, Jes, ŝi estas.
- Demokratio estas tro bona por dividi kun kiu ajn.
- Por diri la veron: Estas plej facile mensogi.
- Mia edzino forkuris kun mia plej bona amiko. Li tre mankas al mi.
- Gardu la arbarojn - manĝu kastoron.
- Estu verdulo - seksumu kun rano.
- Atentu! Jacques Cousteau filmas.
(En porvirina necesejo)
- Mi kredas, ke sekso estas pli bona ol logiko, sed mi ne scias kiel
pruvi
.
| |