Poul Thorsen:
Ĝojo de kanto + Sopiro al kantbatalo
(Laŭ Knud Rasmussen: Sangerglæde + Længsel efter sangkamp).
(Gronlandaj nomoj: Piuvkaq + Igpakuhak)

 
Ĝojo de kanto (Sangerglæde)

El: Utkuhikjalik-popolo,
Granda Fiŝ-rivero.

Ĉarma estas la ago
fari kantojn!
Sed tro, tro ofte
ili fiaskas.

Ĉarma estas la sorto
atingi dezirojn!
Sed tro, tro ofte
ili forvelkas.

Ĉarma estas la ago
ĉasi cervaron!
Sed tro, tro malofte
oni distingas sin
kiel flaman fajron
sur la ebeno.


Sopiro al kantbatalo (Længsel efter sangkamp)

El: Viktoria-lando.

Oni diras, ke estas ĝuo
al homaj oreloj
bone aŭskulti,
kiam granda kantanto levas sian voĉon
balancante sian korpon en danco.
Kaj vidu:
Kiam la granda kantanto laŭtigas sian voĉon
dancante laŭ sonoj de l' tamburo,
tiam flirtas ĉiuj blankaj ermenfeloj,
kiuj ornamas lian pelton.

Tintas, susuras en miaj oreloj!
Kaj tion kaŭzas
la homoj malsupre
ĉe la eta trut-rivero.
Mi sopiras al festdomo,
al la eta festdomo de "La Ostulo",
li, kiun mi kutimas
defii por kantbatalo.
Kaj tamen mi ne forgesas,
kiel kore oni kompatas
tiun, kiu perdas la batalon,
soligita per mok-kantoj,
kiam nia duelo baldaŭ finiĝos.

Miaj oreloj, miaj oreloj!
Tintas, susuras en miaj oreloj!
Mi sopiras al kantbatalo en festdomo.
Kaj tion kaŭzas la homoj malsupre
ĉe la eta trut-rivero.

Notoj:
Knud Rasmussen (1879-1933) naskiĝis en Gronlando, kies lingvon li plene majstris. La patrino estis parte eskim-devena. Li famiĝis kiel esploristo, speciale per partopreno en "La dana literatura Gronlanda ekspedicio 1902 - 1904" kolektante centojn da legendoj, fabloj kaj poemoj. Poste li tre fidele redonis ĉion dane, parte ankaŭ angle, kaj ĉar mem evidenta poeto, liaj interpretoj laŭdire samvaloras kiel la originaloj, kiuj alie nun estus plene perditaj pro penetro de t.n. civilizo.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
Knud Rasmussen.
El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Vinjetoj de Børge Hamberg estas el la sama libro.
Vidu aliajn poemojn de Knud Rasmussen kaj pri Gronlando en la paĝoj: Klaku:
" Himno de Gronlando," kaj
" Orpingalik/Mia spiro."