Poul Thorsen
Ho, mia Dio, la luno brilas
(Laŭ: Gunnar Wennerberg: Herre, min Gud, vad den Månen lyser).

 
-------------Glunto


-----------Magistro


-------------Ambaŭ




-------------Glunto


-----------Magistro


-------------Ambaŭ



 

Ho, mia Dio, la luno brilas.
Vidu la lumon super la urbet'.

Steloj sur klara ĉiel' trankvilas,
treme invitas nin por amikec'.

Jen flamas Sirius jen Orion,
banas sin la Cigno en nokt-kviet'.
Ho, mia Dio, la luno brilas.
Vidu la lumon super la urbet'.

Kie troveblas en Sveda Lando
loko kun nokto de simila bel'?

Dormi prefere ĉe voja rando
ol sur kusenoj supre en kastel'.

Tamen nun ek por frapveki Lamby.(*)
Kio pli bongustas ol nokt-botel'?
Kie troveblas en Sveda Lando
loko kun nokto de simila bel'?

(*) Lamby = Kontrabanda drinkejo.

Gunnar Wennerberg, svedo (1817-1901). Verkis Gluntarne 1849-1851.