|
La luita SEAT-aŭto baŭmis preter montkreston sude de Marbella, kiam subite ekleviĝis la Roko Ĝibraltara ĝis preskaŭ 500-metra alto. Simile al griza kiras-ŝipego ĝi videblis trans la istmo ĉe l'hispana urbo La Linea. Tuj poste la damnita vehiklo tre obstine rifuzis obei la gaspedalon. Ruĝaj lampetoj fulmis averte, kaj nur helpe de la ĉoker-butono eblis lame preteri la surprize nerigoran limkontrolon ĝis la unua benzin-stacio sur la brita flanko: Shell, Avenuo Winston Churchill. Bonŝance oni tie kooperis kun garaĝo.
"Revenu por diagnozo morgaŭ, Sinjoro. Intertempe salutu la simiojn sur la Roko. Estas plej facile per la kablotramo." "Hasta la vista!", li finis en Llanito, la kurioza mikslingvo parolata de preskaŭ ĉiuj 30.000 ĝibraltaranoj, stivitaj sur nur 6 kvadratkilometroj.
Hotelo Bristol ĉe la Katedrala Placo ŝajnis tute konvena. Nur la restoracio ne funkciis, nek varma akvo! Sed tra truo en la ĝardenmuro montriĝis eble proksimvoje atingi la manĝejon Ĉaplin. Baldaŭ tie mi sidis kun freŝe kaptita, delica fiŝo soleo, akompane al blanka vino Paternina.
Apudtable solide sin nutris tri sinjoroj kaj unu virvestita junulino. Rimarkinde estis, ke ili tre mallaŭte, preskaŭ flustre interparolis. Nekutime en bona societo kun verŝo de multa biero. Unu, pli juna, sin distingis per veruko ĉe la okulo. Laste, en akĉenta angla lingvo ili mendis ejran kafon.
La Roko similas al dento verme borita. Ĉie tuneloj, kavernoj, kanon-apeturoj, galerioj, kazematoj. Plej supre - sub la satelit-antenoj lulitaj de la konstanta Levanto-brizo - regas la simioj, aŭ pli ĝuste: la senvosta berberulo. Pri ili Winston Churchill revivigis la miton, ke kiel longe simioj bivakas sur Ĝibraltaro, tiel longe ankaŭ britoj restos tie. Verdire, persistas apenaŭ dudeko da tiuj ŝtelemaj impertinentuloj. Tial necesis plurfoje importi samrasulojn el la proksima Atlas-montaro en Maroko por refortigi la kadukecon de la brita reĝimo, fakte iom anakronisma en ĝia rolo super la lasta kolonio en Eŭropo.
Promenado laŭ la ĉefstrato Main Street rivelas miniaturan Hongkongon kun bunta komerca vivo. Nur ke ĉi tie ĉinojn anstataŭigas entreprenemaj hindoj kaj apatiaj afrikanoj. Tre ĉarme trotas diketaj marokaninoj kelkpaŝe post poligamia (?) edzo vestita en la karakteriza sutano jelaba kun kapuĉo. Nur mankas la afrikaj akvovendistoj, kiuj ja tute nature konfirmus la tre ĝenan akvomankon en Ĝibraltaro. Hispanoj pro principoj nepre ne allasas helptubon. La sola koncedo al ili ĉiloke estas la dekstra trafiko, kiun suverene direktas policanoj kun bobby-kaskoj, famaj en Londono.
Ĉie frapas afiŝado kun malaltega prezoj, marĉande en du lingvoj, en pundoj kaj pesetoj. Ĉie internaciaj bankoj, advokat-makleristoj, akcisocietoj, evidente imposte favorataj.
La mekanikisto aspektis afliktita. Jes, ja li' "prognozis" certajn neregulaĵojn tiel ke nepre necesas akiri kelkajn akcesoraĵojn por SEAT en La Linea translime. Nur tiel eblas plene elprovi ĉiun funkcion.
" Mañana, Sinjoro. Morgaŭ. Sed kial ne intertempe fari la Oficialan Rokekskurson? Sinjoro, neforgesu spekti la paradon de The Royal Anglia Regiment antaŭ la gubernia palaco. Impone!""Restis sufiĉe da tempo antaŭ la parado. Pli ol.
Karuselante sur la vojetoj ĉiuflanke de la Roko la turista grupo estis objekto por pli ol kutima elokvento:
"Gesinjoroj! Ĉi tie en Rosia Golfo apud la kanonego 100-tuna en la jaro 1805 ankriĝis la sinkanta militŝipo Victory post la batalo ĉe Trafalgar. En granda barelo kun rumo la ŝipanaro deponis por konservo la kadavron de la admiralo, Horatio Nelson. Nun vi scias, kial por ĉiuj tempoj britaj maristoj memore al tiu sepulto nomas rumon Sango de Nelson."
"Gesinjoroj! Jen sur deklivo de l'kanongalerioj sin kvazaŭ gluas la Maŭra Kastelo kun turoj parte el la epoko de la araba reĝimo. Tiu daŭris ĝis la jaro 1462. Tiam hispanoj ekregis, ĝis britoj, transprenis - for ever - en la jaro 1704. Nun la kastelo servas kiel municipa karcero. Tra turoj de la kadukaj muroj vi facile povas observi figurojn de kelkaj deliktuloj ŝimantaj tie."
"Gesinjoroj! Pli ol moskeoj, sinagogoj, kirkoj sin eble distingas la pratempa sanktejo de la unuaj loĝantoj sur la Roko. Al tiu ĉi grandega kaverno ili rifuĝis, kiam glacio ankoraŭ kovris la ceteran Eŭropon antaŭ 10.000 jaroj. Rimarku la panoramon kun arte realisma grupiĝo de nuduloj ĉirkaŭ fajro. Ili sin plene dediĉas al kanibala konsekro. Nun en la granda kaverno estas iluminitaj la belegaj stalagmitoj kaj stalagtitoj, kaj diskreta muziko zorgas pri konvena kontrasto inter barbarismo kaj kulturo. Zorgu, ke vi ne mispaŝas inter ili"
"Gesinjoroj! Kiel vi certe mem observis, en Ĝibraltaro preskaŭ komplete mankas arboj. Tiu fakto por la hindoj en tiu ĉi subĉiela kremaciejo kaŭsas embarasan manko de ligno. Nur riculoj per importita ligno povas sin bruligi ceremonie kun efekto. Rigardu, se vi ne timas ŝokiĝi, kiel barakte fleksiĝas, streĉiĝas tie kadavro de unu kompatinda ulo, kiu pro nefavoro de sia sorto vane cindriĝas sub karton-kesta monteto en flamoj."
Finfine la parado kaj la gvardiŝanĝo akompane de The Royal Anglia latuna blovilaro. Tre pompe. - Kaj tie ili staris inter la publiko, atente observante, la kvarope de Restoracio Ĉaplin. Same diskretaj, same silentemaj. Nur ke ili ial registris la movojn de l'soldatoj per ŝtop-horloĝo. Post la ceremonio ili reiris al blanka Renault-aŭto kun strange tordita anteno sur la tegmento. Triopo forveturis, dum la verukulo piede apartiĝis - kaj ĉu li ne rekone, fingre salutis min?
Iomete surprizis min, ke li atingis la kafejon antaŭ mia hotelo pli rapide ol mi. Por tion fari, do li nepre uzis la truon en la muro. Ĉe la startrinkejo ni ambaŭ mendis ejran kafon kaj lakone komunikis nian devenon. Li estis lokulo de maroko deveno. Tamen ankaŭ iam vivis en Irlando aŭ Ejro, kiel li emfaze akcentis. Ambaŭ ni zorge evitis la iom ĝenan familiarecon de grupo da civilvestitaj soldatoj. Ne akceptis nek regalis biere.
- - -
La lasta tago en Ĝibraltaro fariĝis inkubo. El la hotelo mi telefonis al la garaĝo. Estis kelkaj perturboj, ĝis fine panika voĉo repondis, ke terura afero okazis ĉe la benzin-stacio, ke la tuta tereno estas barita de polico kaj soldatoj, nepre ne alireble.
"Ĉu rabo ? - Ne, tute ne. Pli terure. Tamen via aŭto staras preta por ekveturi, do plej praktike ke la mekanikisto direktas ĝin al la hotelo por transdoni kontraŭ pago de la fakturo."
La mekanisto aperis, videble ŝokita, sed ĉe biero ne malfavoris fari raporton, eĉ se balbutoj nervozaj kaj lingvaj miskonektoj iom malhelpis klaran komprenon.
"Minimume tri mortis. Senaverte, ĝuste antaŭ la benzin-stacio, pafitaj de britaj special-trupoj. Laŭdire ili estis irlandaj teroristoj, kiuj volis piede eskapi al Hispanio post lokigo de bombo antaŭ la paradejo ĉe la gubernia palaco. Tie staris ilia Renault kun la bombo kaj ateno por distanca aktivigo. Nur ke oni neniun bombon trovis. Multon oni diras, klaĉas! Multon, sinjoro. Pli bone por ke vi komprenu, ke mi skizas sur via urbo-mapo la aferon, kiel mi ĝin vidis."
Konklude li aldonis:
"La limo estas fermita, sed verŝajne viaj dokumentoj malfermos fendon por vi. Estu singarda! La tuta urbo sur la Roko estas en konfuzo. Foriru kiel eble plej baldaŭ!"
Tro facile oni rimarkis la konfuzon. Kontrolado kaj alidirektoj paralizis la trafikon. Ĉie ariĝis gestantaj grupoj kriante: Reiru! Turnu! Daŭrigu!
Tiam el homamaso saltis viro, maroke vestita. Li frapis la fenestron, dikfingre petegis kunveturon. Mi volis rifuzi, ĝis rekono de la verukulo. Jelaba-kapuĉuo duone kovris lian vizaĝon, kaj enrampante la aŭton li metis fingron sur la lipoj. Mi tro bone komprenis: Muto aŭ morto!
Laŭ Avenuo Winston Churchill kun multkoloraj plast-bariloj preter la fatala benzin-stacio mi tenis la spiron, sed la multnombraj policanoj nur rapidigis la trafikon.
Por atingi Hispanion, tute proksime, la sola vojo trapasas la surteriĝan strion de la flughaveno. Tie afiŝo kaj trafiklumo signalas, ke aŭtoj devas cedi al flugmaŝino. Ni cedis, cedis, dum la limkontrolado evoluis. Malrapide, rigore.
Finfine la "marokano" povis montri sian lokan idento-karton, kaj ni estis direktitaj flanken. Ŝvite mi konstatis, ke brita kiras-aŭto sin direktis al ni. Do, tia la fino, ĉu ? -
Obtuzaj komando-vokoj sonis, sed ŝajne nur por signi, signi, ke tiu mizera SEAT daŭrigu, daŭrigu laŭ la istmo al sia Hispanio!
Senglore, kun la kiras-aŭta kanono konstante en la spegulo, celanta la malantaŭan fenestron, la modesta SEAT povis rampi inter la savantajn palmojn de La Linea.
Notoj:
La fina parto de la novelo estas bazita sur faktoj en marto 1988.
Pri tiu temo vi povas legi (danlingve) rete, klaku: IRA.