1. Fumo
Fumo
Fumo leĝera
Vagante aera
Al lumo
Vespera
Diafana kanto
Kanto lontana
De milda infana
Revanto
Tutsola
Biero
Biero konsola
Por l'amo plej drola
Fiero
Fiero petola
De viv' karambola
De ĝojo nur vana
De spleno sincera.
2. Vi ne skribis plu
Vi ne skribis plu
nek telefonis:
via silento persistis
kvazaŭ ĉirpo de cikad' obstina,
daŭra kiel tiktako
de horloĝo nokta,
enigma pli ol rigardo sfinksa.
Kaj tempo pasis:
tagon post alia
la kalendaro iĝis malamiko.
Kial protesti?
Al kiu?
Mi havis pli ol kredeble,
punkto, alineu.
Ne.
Mi havis ĉi solecon,
vakuon pro senutilo
kaj sencon de burlesko
por juna blinda viro
revanta l'universon,
dum eĉ al unu sola
li fuŝis sian kapablon.
3. Mi ekvidis miajn jarojn
Dum la stertoro de l'patro
sufokita far gorĝa kancero
fonis deziron bruligan
pri via korpo revata
de sensataj kisoj
mi ekvidis miajn jarojn.
Absurdo freneza de l'tempo pasanta
tagon post tago
guton post guto
pleniĝis via kruĉo ebriiga
kaj nun lasta guto
elverŝas likvoron
surplanken.
Ĉi-nokte mi ekvidis miajn jarojn,
sed nokton jam brosas
balailo de frua deĵoristo.
La lumo turmentas la ombrojn
kaj ĉifas horizontan vualon.
Vidu:
ŝvelas la strioj de l'nokto,
ili fornaĝas el mia lando de salo,
kie mi mortas soifa
sub almozo ĉiela.
4. Reala sento
Reala sento
aŭ ŝerco de l'somero?
La lago,
la montaro,
la promenoj
per aŭto rapida
en friska nokto.
Aere svarmis amo;
spire sufiĉis
por kapti la elanon.
- - - Ŝi
svelte
tenere
unuavide:
ŝi iĝis grava,
kaj vi nur konis ridon.
5. Via penso min agresis
Via penso min agresis
kiel birdo nokta,
kvazaŭ sorĉa strigo
la koron skrapanta
per velur-ergoto.
Ne estis banala neceso
sed la deziro
revidi logan rideton
surlipe
dum vi karesis intime,
kaj la kremo
de mia soleco
sub ĉi plafono katedrala:
la suspiro de l'akvo
tra la tuboj
iĝis via softa sopiro,
via jesa tenero
en ampleksa kuno.
Stulta mi estas,
sed feliĉa,
bani min
ĉe via penso,
kaj leviĝi
kaj senti la froston paviman
sub miaj kalkanoj
knarantaj al fenestro:
feliĉa
pro la nebulo ekstera,
pro la kurtena vualo
de forviŝenda vitro,
kie la blinda lumo
de lampiono
aspektas kvarono de luno,
rava
kiel ĉi ĝuo falsa.
6. Velŝipo
Sur la breto,
velŝipeto,
travidebla ĉizo-reto,
en kristala cindrujeto
enĉizita,
la velaron al la vento
donas vi en plenkonsento,
vide,
fide
kaj senbride.
Sed vi vojas
sur ŝaŭmanta mar' senmova,
sen impulso ventoblova;
ĝi rigide,
kiel vi ne vivipova,
ondas nur en la gracio
de l'fikcio
sur ĉizita ebenaĵo
de l'kristalo.
La sopiro
al veliro,
la impeto
al sekreto
de la nekonata maro
nur utilas por ornami
la malvarmon de kristalo.
Se mi povus liberigi
vin, ŝipeto
vivomanka,
svelta, blanka,
kaj vin ĵeti
al la granda mara ondo
de l'estonto...
Ŝtorm-alsaltojn ni trapasus
kaj postlasus
en triumfa nia drivo
tra la vivo,
nur trenaĵon roz-lazuran,
nur senlima martrankvilo,
glima brilo,
ŝaŭma riĉo
de l'feliĉo.
7. Rendevuo
Arĝenta vefto, subtilas pluvo
sur verda varpo de juna revo.
En la ĝardeno la fonto-kuvo
eĉ ne resonas de la ricevo.
Silenta grizo de la bosketoj,
dezerta solo, senfloraj bedoj:
dum vi parolas, la amsekretoj
perdiĝas inter nebulaj tedoj.
Por vi ne tristas la pluv' aprila,
kaj la malĝoja ĉiel' ne ploras:
sed mi, necerta kaj maltrankvila,
mi vin aŭskultas dum kor' angoras.
Al amaj vortoj ne sin agordas
anima premo de duba sento:
profunde, kaŝe, tineo mordas
la rev-teksaĵon el verd-arĝento.
Ĉiel' kaj koro larmante samas:
konscias mi, ke mi vin ne amas.
8. Mi mem
Pro la revoj
kiujn mi ne revis,
pro la amo
kiun mi ne konis,
mi estas al mi mem kompatema.
Mi estas al mi mem
kompatema,
ĉar mi forkuris,
ĉar mi ne komprenis.
Ĉar mi ne estas
tia, kia mi ŝatus esti:
la birdo en la aero
kiu flugas trankvile,
la grilo en la kampo
kiu kantas ĝojege,
aŭ la akvo
kiu malpeze, saltetante
kun gajaj triloj
la ombrajn deklivojn
trairas.
Ĉar mi estas,
kia mi estas:
malgranda rabema
simio,
kiu altan arbon
surgrimpas
post la aliaj,
kun samaj gestoj
moviĝante
vice.
Kaj grimpas supren,
akre batalante,
ĉiam pli alten,
ĉiam pli sole.
Por fine fali
suben
reveninte al sia origino,
tero altero,
povra pupo
kiu iluziiĝis,
senespere,
fariĝi grava!
9. Tri tagoj forpasis
Tri tagoj forpasis
sen vi,
jes tri jarcentoj
da spasma deziro je vi,
da trista, enuplena solo.
La amorvolo brule
min al vi pelas,
sed fore, fore velas via ŝipo.
Mia ĉekora ripo
lacas de l'tamburado
de ĉi folul' enbrusta,
kiu revas pri l'amhoroj
pasinttagaj.
La svagaj nuboj kuraj
tra l' lazuro
alportas vian haŭtparfumon
kaj la rebrilan lumon
elŝpruce el la pupiloj bluaj.
Kial foras,
kial tiel foras vi, amato mia?
Venu al mi rajde
sur la sunradio matenruĝa.
Kial tiel fore fuĝa
estas l'anim' kaj korpo via?
10. La tagojn mi pasigis somnambule
La tagojn somnambule
mi pasigis.
Laboron mi plenumas
kvazaŭ roboto,
sen-elane,
seninterese,
forgese
pri la mondo min ĉirkaŭa.
Matene kissalutas
mi l'edzinon,
la fileton brupetolan.
Vespere mi revene
samon faras.
Dumnokte mi sendorme
la blindigajn dezertojn
de l'sopiro senkonsola
ektravadas,
postkure al fatamorganoj
moke trompaj
pri vi, junul' de l'revoj miaj.
Ĉe la flav-blankaj
horizontoj
de la dezertoj mensaj
aperas majesta via korpo
nuda, lascive, invita,
amorekscita.
Amore, spasme, min vundŝire
la dezerton mi trakuras
por vin brakume ĉirkaŭkisi,
sed jam senspuras la miraĝo,
aliiĝis la figuro,
kun teruro mi nun vidas,
ke skeleto moke, ŝoke
al mi grimac-rikanas...
Kaj jam forflugis nokto
kaj mateno la rutinon renovigas,
dum mil kaj mil deziroj
min al vi alligas
seneskape.