|
Ho, kiel bele, se en arbaro
sufiĉas fungoj por plena klaro,
ĉu delikatas laŭ la sistemo
aŭ forĵetendas kun abomeno.
Unue taksu laŭ la koloro
kaj poste snufu por la odoro.
Ekpalpo kaj gustumeto helpas
difini, ĉu specimen' manĝeblas.
Rigardu supren! Pli ol la farboj
la fungoj fidas al siaj arboj.
Betuloj? Fagoj? Aŭ sub larikoj?
Proksima vojo al la indikoj.
Observu bone, ĉu sub ĉapeloj
troviĝas tuboj kaj ne lameloj.
Ĉu ringo ĉirkaŭ la stipo pendas,
aŭ vualeto jen rudimentas?
Se vi konstatas, ke fluas inko,
apenaŭ pluas pli da distingo.
Kaj kompreneble, se fluas polvo
neniu dubo pri l' speco-solvo.
Pikila fungo neniam pikas,
nek la miela al plad' dolĉigas.
La laktoplenajn prefere lasu -
sulfuro, pipro kaj ajlo pasu.
Kun freŝaj fungoj por provianto
en nova festo kaj nova kanto.
La tradicia, aŭtuna loto
plukita por la komuna poto.
Notoj:
Poul Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj li verkis multajn kantojn, novelojn kaj artikolojn pri la temo.
Li (kaj lia edzino Roma) multfoje partoprenis en ekskursoj pri fungoj en- kaj eksterlande, i.a. en Slovakio.