Poul Thorsen
|
Multaj sovaĝaj fungoj suferis kompatindan sorton, kiam 31/8-5/9 brava grupeto da amatoraj mikologoj embuskis sur la paŝtejoj kaj deklivoj de Ĵuraso, tranĉiloj en manoj.Senlace, en horoj pluvozaj aŭ vespere, oni dissekciis la predon sub altnivela, pedagogia gvido de Alain Favre. Helpe de konsultlibroj, lupeo kaj lumbildoj pene determiĝis 37 specioj.
Sekvis modesta esperimento: Amanita rubescens, Ruĝiĝanta muŝfungo, subiĝis al kulinara ekzameno. Kaj fungoj kaj gastoj de la grupo sukcesis ekzamene. - Eble danke al suplemento per ĉampinjonoj donace de pleŭrot-kultivejo dum vizito en Fleurier. Do, ne nur fiŝistoj foje trompakiras por sufiĉa plado.
Pasietaj diskutoj okazis, ĉu nomi fungojn sole laŭ la latina tradicio aŭ krei popolajn nomojn. Por populara esperantigo plusis, ke iel esperantistoj ja estas popoleto, eĉ se minora, diaspora laŭ raŭmismo.
Kompromiso termina:1) determini per la latina,
2) "vulgare" traduki la latinaĵon kaj cetere
3) favori uzadon de jam ekzistantaj popolaj fungonomoj,
----ĉu el PIV, Bildvortaro Buden/Eichholz,
----ĉu ĉerpi ofte frapamuzajn ekzemplojn el kiu ajn etno.Kelkaj fungoj povas lumi nokte pro kemiaĵoj, propraj aŭ truditaj de diversfonta polucio. Ankoraŭ seriozas la radio-aktivado por Ĉernobilo 1986. Eble tial pli kaj pli maloftas kantareloj. Mezuroj en Francio 1988 ekz. de freŝa kilogramo da Clitocybe laccata, Amatista funelfungo, montris S145 bekrelojn,(*1) t.e. 10-foje pli ol "permesas" la eŭropa normo, kaj la damaĝa efiko efiko de ekz. cezio b nur duoniĝas dum 30 jaroj. -
Kelkaj sciencistoj klopodas trankviligi asertante, ke nur per voro de sitelo-plenoj ekzistas minaco. - Sed jam pro alia polucio: ne kolektu apud motorvojo nek fumanta fabriko aŭ rubejo. Preferu la trankvilan, puran Ĵurason. Nur evitu Coprinus atramentarius, grizbrunan inkofungon. Ĝi manĝeblas, sed alkoholo liberigas ĝian antabus-efekton kun teruraj abstinencoj. Do ne eblus Rahletkonsumo, fundamento, de ĉiu sukcesa kursosemajno en Ĉodefono.
Notoj:
(*1)Bekrelo (= becquerel). Unuo de radioaktivo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: Bq; difino: 1 Bq = 1/s (unu diseriĝo en unu sekundo).
La artikolo el: Membrorevuo DEA n-ro 56, decembro 1992, de Dana Esperanto-Asocio.