|
Aŭtune kun korbo kaj tranĉilo mi ĉiam povas sensuspekte pasi tra la arbaroj - ankaŭ ekster ĉiu pado.- Fungisto! oni pensas, kaj kelkiuj pli malpli diskrete proksimiĝas, foje por havi kontakton pretekste de scivolemo aŭ miro, foje por aroganti pli bonan scion rilate al la kolektitaj specimenoj. Povas tiam okazi, ke inter veproj mi trovas ion tute alian ol fungoj: ŝiritan vestaĵon, dube perditan - sed feliĉe ĝis nun, neniam kadavron malkovris.
Kaj tamen. Por allogi flugantajn insektojn iuj fungoj povas fetori ĝuste kiel kadavro, ekzemple Phallus impudicus, (Faluso impertinenta), kiu levas sian abomene ŝliman glanon inter abioj kaj foliujoj. Tiam estas kvazaŭ Morto embuskas.
Mi ne konsideras min mikologia eksperto, nur ludas la rolon de sperta amatoro, sed pli ol unu fojon entuziasmigis min penetri en la fungan universon. Ne eblas resti indiferenta al ties belegaj kaj strangraj aperaĵoj, ofte kun horora allogo preter la linioj de ĉia racio kaj utilismo.
Aŭtunan posttagmezon, amiko mia, kuracisto praktikanta, vokis min telefone:
"Aŭdu, en mia konsultejo troviĝas persono iom delira, proksima al paniko. Unue mi havis la impreson ke kulpas alkoholo, kaj efektive li konfesis, ke li trinkis iom da vino - propradire ne tre, kaj nur kun la hejma manĝaĵo. Li loĝas sola kaj preparis por si mem el skatolo stufitan bovaĵon. Legome li manĝas fungojn "sovaĝajn" post kolekto en arbaro. Nun li tremas pro timo, duone sentas sin morta, eĉ se fizikajn dolorojn ne havas. Ĉu vi eble povas tuj veni por asisti al mi kaj al hospitalo por determini la fungojn?"
Kiam mi atingis la konsultejon, la paciento - mezaĝa viro, jam ne estis tie, sed ja lia vomaĵo. Ĝi tro bone atestis, ke temas pro fungorestaĵoj. Ni rapidis al lia hejmo por se eble el la rubujo savi pli da evidentiga materialo.
Relative facile estis konstati, ke ekskluzive temis pri Coprinus atramentarius, (Inkofungo ordinara), el kiu fluas inkaĵo kiam matura. Objektive ĝi neniel minacas la vivon, sed ĝuste tiu fungo distingas sin per enhavo de la antabus-sulfido, kies efekton oni en kelkaj landoj kaj medioj aplikas kontraŭ alkoholismo.
Simpla klarigo estas, ke kemiaĵo en la inkofungo - kaj ankaŭ en sinteze farita medikamento - kune kun plej eta kvanto de alkoholo kaŭzas ĉe la "ĝuinto" ŝviton, korimpeton, kapdoloron, naŭzon kaj vomemon. Tiel unu tablojdo - pli malpli libervola - devigas nepran alkolhol-abstinon ĝis unu semajno.
La kazo ŝajnis klara, kaj cetere la hospitalo jam anticipis per elpumpo kaj injekto de atropino kontraŭvenena. Al mia rimarko, ke la fungo en si mem ne estas danĝera, kaj ke sekve kuracado superfluas, venis dokta respondo de la ĉefkuracisto, ke do mi pli bone scias ol la medicinistoj:
- Ĉu mi ne aŭdis pri psikosomataj efikoj? Neniam suferis stomakdoloron pro timo ? Ruĝigiĝis aŭ ŝvitis pro embaraso? La paciento suferas paralizon pro ŝoko. Sole timante morton pro fungoj li estis en vivdanĝero. Kiam li rekonsciiĝos, nur necesos nervomedicino trankviliga, kaj li estos normala.
Tiel longe tiel bone, aŭ pli ĝuste: nebone. Ĉar unu enigmo restis. - Forlasante la pacienton mi konfuziĝis pro seka informo, ke li estas blinda! Ĉu vere bindulo kolektas fungojn? Ŝajnas absurde. Tamen li klare informis la kuraciston, ke li ne nur manĝis, sed ankaŭ kolektis fungojn en arbaro.
Nu, oni aŭdis, legis pri nekredeblaj kapabloj de nevidantoj. Kelkaj rekorde naĝas, ŝakludas, biciklas, skikuras, kaj mi ne scias kion, sed ĉu vere eblas, ke tiaulo iras por ŝerĉi fungojn? Manĝi kun alia fungojn, jes, kvankam verdire povas danĝeri, sed sole vori nevideblajn sovaĝaĵojn? Se tiel, nur povas esti sofistika speco de ludo kun rusa ruleto.
Kurioza provo de suicido? Temas ja pri homo kun nefeliĉa sorto. Sed kial elekti ĝuste tian metodon, konsidere la riskon de doloro kaj necerteco? Tro originale.
Delonge estas klare, ke li manĝis sola, sed certe oni devas konkludi, ke ne estas fizike eble por blindulo fungojn mem elekti kaj kolekti. Iu akompanis tra la arbaro. Sed kiu? Se estas indicoj direkte al krim-intenco, nepre estos unika kazo en kriminala historio, kaj do polico intervenu. Neeltenebla penso. Polico certe eĉ pli ol medicinistoj fuŝos la aferon.
Kun korbo kaj tranĉilo mi pretigis min por promenado tra la arbaro proksima al la hejmo de la blindulo.
Najbarino lia deklaris, ke la kompatindulo ne havas parencojn nek amikojn. Tamen ne tute solas, ĉar li neniam forlasas la hejmon sen gvido de sia hundo. Ĝi estas bela besto, kiu pacience atendas, ĝis haltas la trafiko, kaj ofte ĝi portas dorsosaketon kun lunĉo por pikniko.
"Ĝia nomo estas Lupo, kaj cetere ĝi malaperis post la enhospitaligo de sia majstro - "
En la arbaro ne estis veproj, nur nur vojetoj bone zorgitaj. Baldaŭ mi konstatis abundan kreskon de la fifama inkofungo - en facilatingebla tereno.
Kelkaj infanoj proksimiĝis al mi. La korbo trankviligis ilin, kaj mi kiel kutime montris mian predon. Ĉiam precipe la koloroj tre mirigas. Kun vigla knabo 11-12-jara mi interparolis:
- Ĉu vi konas la inkofungojn?
- Ho jes, estas amuze ŝmiri nigre la knabinojn per ili.
- Ĉu eble vi ankaŭ konas la blindulon, kiu kelkfoje venas ĉi tien kun sia hundo?
- Jes, estas Lupo. Ni bone ludas kun ĝi, ĵetas branĉon aŭ ŝtonon, kaj ĝi revenas, revenas kun ĝi.
- Ĉu vi scias, ke Lupo malaperis?
- Kompreneble. Ĝi ĉirkaŭkuris sola, ĉar la blindulo forlasis ĝin. Ili diris, ke al hospitalo. Ĝi jelpis, jelpadis, kaj tiam en alia strato, kelkaj aliaj knaboj kaptis kaj retenas ĝin. Ĝi ne plu malsatas. Ni donas al ĝi por manĝi kaj trinki.
- Mi havas por vi ĉiuj glaciaĵon, se vi rakontas, plene, kio okazis en la arbaro, kiam lastfoje la blindulo estis ĉi tie.
- Juhu! Do, jene, plene. Petro kaj mi ludis tre bone per branĉoj kun la hundo. La blindulo sidis tie, tre bonhumora. Tiam Lupo freneziĝis kaj komencis gluti fungojn.
- Inkofungoj! Ĉu multajn?
- Je-es, ĉar Petro kaj mi ĵetis kaj ĵetis kaj incitis, ke Lupo revenu kun ili. Tiam post sia lunĉo, la blindulo diris: Jen kelkaj moneroj. Pluku por Lupo kaj mi faskon da bonaj fungoj. Ne povas ili esti danĝeraj, ĉar Lupo denove kaj denove voras ilin.
- Ĉu vi nun diris la tutan historion?
- Nature mi faris, plene. Laste ni kune iris al la glacibudo, kaj mi vidis, ke la blindulo aĉetis por si vinon.
- Kaj la hundo?
- Vi scias, ke hundo ĉiam trinkas nur akvon . . .
Notoj:
Poul Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj li verkis multajn kantojn, novelojn kaj artikolojn pri la temo.
Li (kaj lia edzino Roma) multfoje partoprenis en ekskursoj pri fungoj en- kaj eksterlande.Ĉi-tiun novelon estas el lia libro Stokita Vino Edistudio, Pisa, Italujo, 1995.