Poul Thorsen:
Frua disiĝo.

(Laŭ Emil Aarestup: Tidlig Skilsmisse).

 
Tre fruis la mateno.
En tendo la dragono
survolvis purpur-skarpon
talie de l' barono.

Transdonis la rapiron
kaj kaskon kun haregoj,
ĝi ĵetis fulmo-brilon
post armilejaj flegoj.

Kondukis la ĉevalon
helbrunan kaj tre altan.
Ĝi turnis' al la mastro
rigardon tre ekzaltan.

En larĝajn ledo-ingojn,
brodaĵe or-markitajn,
la nigraj manoj metis
pistolojn plenŝargitajn.

Sur selon lante levis
sin la nobela. fendrik (*)
kaj diris al dragono
per softa voĉo: "Henrik!

Se mi nur plu revenos
pro Dia malfavoro -
transdonu ĉi-leterojn
- mi agas pro honoro."

Li spronis la ĉevalon,
la hufoj ekfajreris,
kaj nigraj korvoj krie
super arbar' aperis.

Ekkrakis pafo fore -
kaj poste plua unu.
Sed sur la hela volbo.
Plu levis sin la suno.

Mallumis la vespero.
De la kastel' al valo
fenestroj altaj fajris
pro lumoj el la halo.

Orkestro ludis, kaj la
verŝisto tra la haloj
trinkigis purpur-vinon
en brilaj glas-kristaloj.

Fraŭlino bela, ĉarma,
simile bajaderon,
subite dum la danco
forlasis kavaliron.

Aŭskultis ŝi kaj aŭdis -
nur ŝi ekaŭdis time
mallaŭtan foran sonon
de hufoj surpavime.

Ho, ŝiaj ŝultroj rondaj,
lilie blankaj ondis,
dum trilis la trumpetoj,
kaj la timpanoj tondris.


Rigardis ŝi fenestren
al la kastel-teraso -
ŝi vidis en mallumo
rebrilon de kiraso.

Ŝi kuris laŭ ŝtuparo;
la or-kombil' forflugis,
kaj same la girlando:
floretojn ŝi mem plukis.

Ne estis l' atendito,
sed staris kun sufero
kaj morno en mienoj
dragono kun letero.

Ŝi ŝiris ĝin - svenfalis
- kvazaŭ pro kor-kontuzo
marmoro ne pli ravas
sternita sur la gruzo.

Tre fruas la mateno,
kaj la aŭrora helo
koloras la fraŭlinon
dormantan en fotelo.

Persikaj arboj floras
kaj same la migdala,
sed ŝia haŭto ŝajnas
tomb-alabastro pala.

Mort-skribon jam prezentas
la sulkoj sur la frunto,
kaj siajn blankajn manojn
ŝi plektas sub la punto.

La kakatu' kompate
per flava kapo tremas,
rigardas la mastrinon
gapante kaj ekĝemas.

Sur fono de damasko
portreto sin prezentas,
sub ĝi florvazo plaĉe
kun freŝaj floroj pendas.

Jen estas li plenviva
dum kavalira iro
kun sia pompa skarpo,
plumkasko kaj rapiro.

La frunto peze sinkas
sub nigra buklo-riĉo,
kaj de la lipoj ridas
juneco kaj feliĉo.

Sed veas la okuloj,
kaj estas kiel revo
avertis lian vidon
pri ĝia frua krevo.


(*) Noto:
Fendrik = dana subleŭtenanto.
 
Notoj:
Emil Aarestrup (1800-1856) estis kuracisto,sed dediĉis sian tutan liberan tempon al poezio. Li publikis nur unu kolekton de poemoj, sed ĝi sufiĉas por eternigi lin inter danaj lirikistoj. Lia forto estas intima, gracia prezento de l'amludo kaj ĉia belo, kaj lia bildiga povo estas grandioza. Li suverene regas la formon kaj donas al la enhavo mirindan dolĉon. Tradukis verkon de Heine, Goethe, Byron, Moore kaj Burns.

Pri lia vivo vidu en La "Reto": "Aarestrup".
En ĉi-tiuj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Emil Aarestrup. Klaku:"Rezigno" kaj: "Dek ritorneloj".

La dana teksto vi trovos en la "Reto":"Digte."
Evt, vidu ankaŭ en la malnova "Dansk Esperanto-Blad", n-ro 12/1953, paĝo 103.
La kompleta, dana teksto enhavas 25 strofojn, sed la ĉi-tieaj 12 stofoj bonege rakontas la teruran aferon...

Emil Aarestrup: