Poul Thorsen:
Frua mateno en Sarajevo

 
Super moskeo la luno brakumas
stelon dum pala ektremo.
Ĝi kiel serpo kruele prilumas
venkon de l' turka emblemo.

Lulas min flustre la spica mistralo -
- fine la flutoj silentas.
Nokto hezitas sub monta vualo,
nur la cikadoj lamentas.

Koko ekkrias, kaj henas azeno,
nigro de l' nokto malgrandas.
Vekas min voĉo en frua mateno:
La muezino ekkantas!

For estas flagro de nokta kvieto -
saltas mi ĝis la altano,
vidas balkone sur la minareto
ombron de muzulmano.

Vibre li vokas, nazale, sonore
kiel eŭnuko en veoj.
Kaj el deklivoj respondas lin ĥore
voĉoj de blankaj moskeoj.

Frapas el turo antikvaj horloĝoj:
Preĝas samtempe nun Mekka!
Allah hu akbar! Per miloj da voĉoj
en la jarcento dudeka.

Tra la krepuskaj, bazaraj stratetoj
svarmas jam helaj turbanoj:
Sekvas ordonon de la minaretoj
ankaŭ la Sarajevanoj.

Inter la montojn radias purpure
nova aŭroro kun riĉo.
Kontraŭ epoko mortinta nun dure
tajdas la nova tagiĝo.

Notoj:
2-a premio en Belarta konkurso de UEA, Harlemo, 1954.
Vortklarigo:
Allah hu akbar
(arabe): Dio estas granda.
Muezino: Mahometa pastro vokanta el minareto por preĝo.
Muzulmano: Mahometano.
El la libro: Rozoj kaj Urtikoj de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Vinjeto de Børge Hamberg estas el la sama libro.