Poul Thorsen:
La forĝisto kaj la bakisto
(Laŭ Johan Herman Wessel: Smeden og bageren.)

 
Ekzistis eta urbo, forgisto vivis tie,
danĝera estis li, kolera histerie.
Li malamikon havis (facilas ja ĉiame,
mi mem neniun havas, al vi okazu same!)
Por ambaŭ malfeliĉo estis,
ke ili en drinkejo festis.
Kaj ili drinkis (same mi deziras,
nur tial mi drinkejon iras.
Leganto, tuj mi rimarkigas,
nur al honestaj mi navigas.)
Nu, ili drinkis
kaj kvereladon tuj atingis.
Per pugno la forĝisto svingis
por tiom forta frapo,
ke frakasiĝis kapo,
kaj por la malamiko taglumo sin estingis.

Tuj en karcero la forĝist' troviĝas,
atesto pri perforta mort' sufiĉas;
ĝin tuj al tribunalo barbir-kirurg' adresas.
Enkete la murdinto la krimon plenkonfesas.
Esperon donis tamen la penso en naivo:
la morta min pardonos en la postmorta vivo.

Sed aŭdu burleskaĵon! En la dato
antaŭ ol okazu severe la juĝado
kvar samurbanoj iras
al la juĝist' kaj diras:
"Plej saĝa tribunalo!
Ni scias, ke vi ĉiam nur nian urbon benas,
sed ĉi-okaze la urba ben' devenas
el unu ago nur: ke la forĝist' revenas.
Per lia mort' viviĝos ne la mortint' kompata,
pli taŭgan metiiston cetere ni ne havas.
Pro lia krimo estas la tuta urb' punata,
komprenu do, lin helpi por ni treege gravas!"

"Pripensu nur, amikoj, ke vivo pagu vivon." -
"Sed loĝas ja maljuna bakisto, eĉ malforta,
pro aĝo kaj mizero duone preskaŭ morta.
Eĉ du ni havas, prenu prefere la pli aĝan,
per tio pagas vivon ja ankaŭ unu vivo."

"Ververe" diris la juĝist',"ide' kun perspektivo.
Prokrasti mi la juĝon devas,
ĉar gravo de l' afer' admonas;
volonte vivon mi al la forĝisto donas!
Adiaŭ, popolanoj, la eblon faros mi."
"Adiaŭ, saĝa tribunal', adiaŭ kun graci'!"

Fingrumas li rapide foliojn de la kodo,
sed li nenion trovas kontraŭan al la modo
bakiston ekzekuti anstataŭ la forĝisto.
Li diktas al registro
la jenan juĝon laŭte
(alvenu nur por aŭdi!):

"Verfakte la forĝisto Jens
plenplene kulpas laŭ la senc'
de l'leĝo, ĉar konfes' indikis:
li malamikon elmondigis.
- Sed ĉar la urbo nur posedas
forĝiston unu, mi koncedas:
Se ni mortigas lin, ni tro stultege agas,
ĉar panon de la urbo eĉ du bakistoj bakas.
Verdikto tial jene sonu:
Pli aĝa la bakisto donu
pro l' fia murdo sian vivon.
La puno estas plej severa,
ke samspeculoj tremu pro la averta forto."
Ploregis la bakist' mizera
pro la terura sorto.

Moralo:
Pretigu vin por mort-invito,
ĝi venas ĉiam kun subito.

Notoj: El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954. Vinjeto de Børge Hamberg el la sama libro.
Johan Herman Wessel (1742-1785) naskiĝis proksime al Oslo, (nuna Norvegio). Lia sanstato ne estis kontentiga, kaj lia energio sekve modesta. Li neniam finis siajn ekzamenojn, sed iĝis "eterna studento" ĉe Kopenhaga Universitato.
Lia ĉefverko, "Amo sen ŝtrumpoj", estis tre trafa parodio de la tiutempaj, solenaj, troformalaj dramoj. Rondo de gajaj kolegoj inspiris lin verki komikajn poemojn. "La forĝisto kaj la bakisto" estas unu el la plej konataj.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
J. H. Wessel.
En ĉi-tiuj hejmpaĝoj estas alia verko de J.H.Wessel. Klaku: "La grandbienulo."

Johan Herman Wessel: