Poul Thorsen: 1. Feroaj Insuloj - arkipelago sub ĉielarkoj
Turisma revido al Føroyar (Ferjar), kaj mi forgesis kisi la teron! Nur duhora flugo de Kopenhago, proksime sampreza kiel ŝipiro frontanta kapricojn de Atlantiko dum pli ol dekoble da horoj.

Surteriĝo kun suĉo en la ventriklo pro majesto de marnaskitaj, herbverdaj deklivoj kun blankaj makuloj de ŝafaro ĉirkaŭ bunte torftegmentaj vilaĝoj kaj antikvaj preĝejetoj.

Sekvas tuthelaj noktoj en Tórshavn, la ĉefurbo. Dum monato junio pro preterfluo de Golfa Fluo kun marklimato de 10-15°, iom pluvema. Kiel forgesi la plej perfektan ĉielarkon iam viditan super neĝ­kronita Slættaratind, plej alta monto, 882 m., en agrabla akompano de kolego kaj ankaŭ samideano. (1)

46-mila popoleto sin vivtenas sur tiuj 18 insuloj, pravulkanaj, nune interligitaj per pram-ŝipetoj, pon­toj, digoj, tuneloj kaj inĝenie konstruitaj vojoj. Lastatempe eĉ deĵoras regula helikopter-trafiko.

En Tórshavn kun 15000 loĝantoj rimarkeblas tre intensa aktivado, trafiko, konstruado. Pulsofrapoj el diligenta floto de multvariaj motorŝipoj atestas, ke en Feroaj Insuloj ne ekzistas senlaboreco. Politikistoj ĉiulandaj venu por studi! - Ĉie oni flaras la fonton de prospero: Fiŝoj en abundego.

En gastejoj odoras ŝafviando, kaj vaporas kafo - kafo - kafo. Sed alkoholo ne troveblas. Ĝi estas objekto de skrupula reguligo. Bieron oni bezonas mendi por hejma livero el bierfarejo. Vino, brando k.s. eblas nur havigi per individua importo el eksterlan­do - kaj nur rajtas importi personoj pli ol 20-jaraj post montro de impostkvitanco! Sub tiuj kondiĉoj estas je dispono monata kvanto de 3 litroj ĝis 20 % kaj 3 litroj ĝis 50% da alkoholaĵoj - certe pli ol la averaĝa konsumo en la najbaraj landoj - almenaŭ sufiĉe por klarigi, kiel estas eble en landeto kun tiom se­vera reguligo kontraŭalkohola observi nokte hordojn da plenebriaj gejunuloj. - Ne venu por studi tion!


2. Komune kaj tamen aparte
La Feroaj Insuloj estas aŭtonomia socia en la dana regno. La loka parlamento, Lagting, grade transprenis pli kaj pli da respondeco, tiel ke nun kun propra registaro, flago, dogan- kaj monsistemo. Feroaj Insuloj estas tre proksima al plena suvereneco. Restas en ofico alta reprezentanto de la dana registaro, t.n. ombudsmand, kaj la insulanoj ankoraŭ elektas du membrojn de la dana parlamen­to, kvazaŭ por akcenti, ke kelkaj aferoj daŭre estas komunaj: defendo, ekstera politiko, eklezio, polico, justico, flugtrafiko kaj inspekto de la marteritorio ĝis 200 naŭtikaj mejloj fare de danaj militŝipoj. Feroanoj havas favoron ne soldatservi.

La feroa lingvo parencas al la islanda, kaj nur ĉ. 1850 ĝi atingis fikse skribitan formon. Sed buŝe estas transdonita granda trezoro de baladoj el la skandinavia mezepoko, belegaj epopeoj kun temoj de islandaj sagaoj kaj pra­dana historio. Tiu unika trezoro ankoraŭ funkcias kun siaj lirikaj refrenoj, kiam solenas aŭ festenas feroanoj. Por vizitanto ne estas imag­ebla pli intensa travivaĵo ol la grandioza nacia festo Olavsoku, 28-an de julio, kiam en- ­kaj eksterdome, eĉ tradome, kirlas la antikvaj ringodancoj, ofte en popolkostumoj.

La feroanoj estas minimume dulingvaj. Plej multaj parolas la danan tre bone, senhezite, kaj ofte pli klare ol danoj. En ĵurnaloj, radio kaj televido - kiu ferias du tagojn semajne - krom en administracio ambaŭ lingvoj egalas. Tamen la instrulingvo en lernejoj ekskluzive estas la feroa. La dana estas instruata kiel fremdlingvo dum same multaj lecionoj kiel la nacia lingvo ekde la 3-a klaso. Preskaŭ ĉiuj lerniloj kaj instruistoj nun estas fero-devenaj.

Konklude: Post kiam la danoj komprenis, ke danigo de feroanoj havas neniun ajn sencon, ĝe­nerale ambaŭ partoj frate kunlaboras. Iu kaj alia inciteto ja povas aperi ankaŭ inter bonaj familianoj, sed sendube nuntempe estas pli da kontrastoj inter feroanoj mem ol inter tiuj kaj la danoj.

3. Notinde
Turismo ekster la ĉefurbo povas iom primitivi. Malmultas hoteloj kaj gastejoj, migrul­hejmoj kaj kampadejoj. Sed fremduloj povas sen­ti sin tre bonvenaj luante ĉambron ĉe privatuloj.

Skandinavianoj ne bezonas pasporton, kaj ankaŭ de multaj aliaj landoj sufiĉas simpla identigilo. La feroa kaj la dana krono same valoras.

Ofte videblas Stavnhetta,(2) la feroa virĉapo, adaptaĵo de l' mezepoka mitro. - Cetere ĉie kaj ĉiam senceremonia vestaĵo sufiĉas.

Feroaj Insuloj restas ekster la Eŭropa Komuno, al kiu aliĝis Danio post referendumo 1975. Ekzi­stas konvencio pri favorigo al fiŝteritorioj kaj sendogana eksporto de fiŝaĵoj al la Komuno.

35% okkupiĝas pri fiŝado, ĉefe de gadoj. 3% estas bienuloj, kaj nur 6 % de la tereno est­as sub kulturo. Birdokaptado kaj ĉaso al ba­lenoj kaj fokoj ne plu gravas ekonomie.

Fiŝado por turistoj povas libere okazi ĉe la bordoj, sed rilate riveretojn kaj lagojn necesas permeso.

La tero apartenas al (unue) la reĝo, t.e. al la lando kontraŭ modesta luo, aŭ (due) al privatuloj (duono de ĉiuj kampoj) kun heredrajto de ĉiuj infanoj. Konsekvenco estis multgeneracia disparceligo.

La kulturo rangas alte. Multaj poetoj kaj verkistoj kaj artmetiistoj. En Tórshavn tre vidindas muzeoj kaj art-ekspozicioj. Plej ri­markinda pentristo: Samuel J. Mikines.

Universitato disfloras en komenca stadio. Kulturdomo-koncertejo aŭdace kombinas ekste­ran tradicion kun moderna arkitekturo.

Feroa poŝto funkcias laŭ danaj tarifoj, sed eldono okazas de propraj tre belaj post­marko serioj.

La flaŭro iom specialas, i.a. ĉar abeloj ne vivas en Feroaj Insuloj.

En 1940 britaj trupoj okupis la insularon, kie ili restis, dum germanoj okupadis Danion ĝis 1945. Okazis pluraj bombardoj kaj multaj atakoj al feroaj ŝipoj kaj lumturoj. Post la milito povis aperi nova trola floto kun modernega ekipo.

NATO disponas pri du bazoj sub dana flago, unu kun gigantaj spur-ekranoj kaj satelitaj paraboloj.

Esperanto Bòkin! Lernolibro de Jeffrei Henriksen aperis 1987. Kurso por komencantoj kaj progresantoj 171-paĝa, plus interesa pre­zento de kelkaj literaturaĵoj ferorilataj.
En preparo komputilfarita vortaro, adreso Hei­daskakid 8,Tórshavn.

La balado pri Ŝuro.

Hans J. Højgaard harmoniigis.

Ferora popolmelodio.

En pratempo reĝo vivis sin nomante Bulo
Filin' lia tre belegis, promesanta ulo.
Grano portis oron defore.
Oron portis Gran' defore.
Svingis glavon. Ŝur senangore.
Drakon batsuperis Ŝur!
Grano portis oron de-fore.

(El Literatura Foiro, 132/1991)

Notoj
1)La nomata samideano = Jeffrei Henriksen, - rakontas:
"Li, mia edzino kaj mi (en 1991) kune vidis
tiun plej perfektan ĉielarkon, kion oni preskaŭ
nur vidas el avidadiloj, - vere kompletan cirklon - -
2) Pri la bildo Jeffrei Henriksen rakontas:
"Ne estas "Stavnhetta" sur la bildo,
sed ĝi estas ordinara "Feroa ĉapo". -
Stavnhetta estas tre rara ĉapo;
ĝi preskaŭ similas al episkopa ĉapo".