Poul Thorsen:
Fenestroj
Soleco en grandurbo

 
Ermite, en urbo miliona,
mi vagas laŭ nokt-nigraj stratoj.
Min premas amaso milŝtona
kaj vano de homaj rilatoj.
Sed premas eĉ pli
la sensona kri'
veanta post nigraj fasadoj.

Jen flavas fenestra okulo
vibrante tra nokto vapora.
Ĉu febre suferas etulo
nun apud patrino angora?
Anhelas kandel'
kun flagra kruel'
simbole al lukto dolora.

Tra blanke kovrita kvadrato
baraktas lanterno barita.
Ĉu fine en sino de Fato
havenas aĝulo merita!
Sur lasta staci'
maldormas ĉe li
nun posteularo medita.

Post ina figuro gracia
helruĝa ampolo briletas,
kaj ombro ekstaze ebria
momenton kun ŝi siluetas.
En tristo, plezur'
soleco ja nur
ĝuindas, se du ĝin posedas

Pli milda kaj vigla jam vagas
mi sub ĉi-aŭguro pli bona.
Pli pretaj la plandoj jam klakas
spiteme en nokto resona.
Imago pri du
peladas min plu
tra nigra ĝangalo betona.
Notoj:
4-a premio en Belarta konkurso de UEA, Harlemo, 1954.
El la libro: Rozoj kaj Urtikoj de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Vinjeto de Børge Hamberg estas el la sama libro.