Laŭ Raymond Schwartz "Signifo l' virino",
se vi edziĝas, estas ~ bela fino!
Ne multe kavalire, mi konfesas.
Do, sablo al malseko - mi progresas.
Do, Vilĉjo Auld unue sin prezentas,
kaj li meritas, ĉar li kompetentas
pri belaj inaj rimoj en fe-facila ludo
- nenio pli beligas ol la natura nudo!
Lin sekvas Paĉjo Bagy kun grimaco:
Virino estas drogo kontraŭ poeta laco.
Lin ĉiam rejunigis kaj muzo kaj amuzo
Sonĝe sub pomarbo en brakoj de Venuso.
Roger Bernard salutas per gestoj subkomprene.
Li sub mieno grava nin mokas arlekene.
La virton de la damoj li laŭdas - teorie,
sed inter belaj mamoj tombiĝas profesie.
Nun Marjorie, Nobelo de la Arĝenta Sprono,
la virojn pilorios per sprita leciono.
Malvirtoj de la viroj laŭ ŝi la mondon regas -
(forgese, ke la viroj nur dank' al inoj pekas).
Lapenna kaj virinoj jen temo interesa,
tre taŭga por konkurso oratora dumkongresa.
Al kiu la pokalo por tia elokvento?
Mi diras kun Hamleto: La rest' estas silento.
Virinojn Tibor Sekelj esploras pedagoge,
do laŭ topografio kaj ankaŭ geologe,
trafikas ĉiujn zonojn, tropikajn kaj polusajn,
surgrimpas ĉiujn montojn - prefere la venusajn.
De Henning Olsen sperta pri la vojaĝtekniko,
ni havas konsileton pri edzo-artifiko.
La simpatia fraŭlo dum jaroj penis, penis,
ĝis fine la feliĉa patreco al li venis.
Mi venis al la fino de mia recitalo,
kaj restas nur konkludi la temon kun moralo:
Devige mi deklaras, se nepre vi insistas:
Rilate la virinojn moralo ne ekzistas!
| Notoj |
Rimaĵo senpretenda okaze de virin-vespero
en Kopenhago, majon 196o. Precipe - kiel oni povus imagi, - kelkaj konataj feminilogoj rilatus al tia temo.
|