Poul Thorsen:
Fekundo - - - kaj
Madrigalo.


Fekundo

Jam maturiĝas la dolĉaj ĉerizoj,
ondas sub arbo abundaj provizoj.
Ruĝa kaj verda kaskado
ŝvelas sub branĉa arkado:

Jado!

Klinas la arbo sin peza kaj preta,
knaras veante, kolapse graveda.
Strebas la fruktoj al grundo
kun nekredebla fekundo.

Abundo!

Ŝajne en verda kavern' stalaktita
ŝiras knabino kun korbo ŝarĝita.
Al grapolaro plej suna
levas sin brako hel-bruna,

juna!

Flavas kaj ruĝas kaj nigras beraro
kvazaŭ maturo de triobla jaro.
Trafis la berojn survange
sparko de l'suno tutsange,

strange!

Ligis la korbon sur ventro knabino,
levas ĝin peze post lanta ekklino,
Ĉu virgulina gravedo
kun la rikolta sekreto:

Feto?


Madrigalo

Laŭ vojo stumblas laca grandaĝulo
kun dorso kurba kiel olda kverk'.
La faltoj faskas ombre ĉe l' okulo,
kaj dolĉe vokas dormo de la ĉerk'.
Muelas monda muelil' kruela -
ne ĝenas ĝin la ĝojo nek la ĝem'
aŭ via sento en moment' malhela:
Tro baldaŭ ŝajnos vi klinita kverko mem.

Sed kiel roso peza en mateno
nur pene flugas tristo el la sin',
ĝis la knabeto stumblas tra l' ĝardeno
kun florbukedo por ĝojigi vin.
Admonojn tuj forgesas vi severa,
renkontas lin pro floroj ĉirkaŭprem',
kaj lia korpo verga kaj tenera
konfirmas, ke vi iam estis tia mem.


Notoj:
Kai Rosenberg komponis melodiojn al la 2 poemojn. "Madrigalo" ankaŭ estas eble kanti per la angla "Londonderry Air"!

La 2 poemojn vi trovas en la libro Sen Paraŝuto, La Laguna, 1968.