Poul Thorsen

Fastfestene
La malgrandulo kun ruĝa nazo
analfabetas pri ĉiu frazo.
Sed povas kisi kaj kartojn ludi
kaj trinki brandon - tute sen studi.

La malgrandulo dum tuta jaro
la vivon vivas sen problemaro,
sen alfabeto, sed ne sen-ame,
kun ruĝa nazo. Vi faru same.

o O o

Ĉasisto iris leporojn ĉasi,
kaj fine vidis li unu pasi.
Li kaptis ĝin je oreloj stultaj.
Li kaptis unu, sed restis multaj.

Notoj
Melodio: Anonima aŭ/kaj
"Bakisto loĝas..."
Ŝlagro, parte laŭ
Hermann Hermani.