Poul Thorsen:
Kunesto kaj disiro (Popolkanzono de insulo Fanø).



Kunesti kaj disiri, ĝisrevidi nin,
ekkoni kaj forgesi estas la destin'.
Amikojn trovi kaj relasi kun dolor'
kaj al fidelo nova sole vagi for.

La devo diras, ke jam urĝas la migrad'
al nova loko kaj al nova kamarad'.
Sed ne forgesu vian gajon tie ĉi
nek la aliajn gegajulojn ĉirkaŭ vi.

La glason levu nune ĉiu bonvivant'
Eksonu kune nia gaja trinko-kant'.
Pli bone en tombejo nigra de forges'
ol vivi sur la Tero sen la amikec'.


Noto:
La insulo Fanø situas en la dana maro Vesterhavet proksimune de la urbo Esbjerg. Ĝi estas ĉ. 56 kvm. Multaj danoj kaj germanoj ferias sur la bela insulo.