Poul Thorsen
La eternaj tri.

Laŭ: Tove Ditlevsen: De evige tre.



Du viroj kruciras tra mia mondet'
barante al vojiro plua,
ĉar unu rifuzas la amon de mi,
kaj vane min amas la dua.

Kun unu mi vivas dum nokta revem'
en mia animo sufere.
La dua frapadas al pordo de l' kor'
mi lasas lin stari ekstere.

Al mi unu donis kun spir' de printemp'
feliĉon kaj poste doloron
la dua dedicis la vivon al mi,
kaj mem ne rehavis eĉ horon.

Pro unu susuras la kanto de l' sang'
pri amo libera, sublima
la dua identas al tristo de l' tag':
dronejo de revo intima.

Sed inter la du staras ĉiu virin'
amanta, amata kaj pura.
Okazas nur fojon dum centjara flu',
ke ambaŭ fandigas en nura.


Der er to mænd i verden
der bestandig krydser min vej.
Den ene er ham, jeg elsker,
den anden elsker mig.

Den ene er i en natlig drøm
der bor i mit mørke sind.
Den anden står ved mit hjertes dør,
jeg lukker ham aldrig ind.

Den ene gav mig vårligt pust
af lykke, der snart for hen.
Den anden gav mig sit hele liv,
fik aldrig en time igen.

Den ene bruser i blodet sang
hvor elskov er ren og fri.
Den anden er ét med den triste dag.
som drømmene drukner i.

Hver en kvinde står mellem disse to
forelsket, elsket og ren.
En gang hvert hundred år kan det ske
de smelter sammen til een.

Notoj:
Tove Irma Margit Ditlevsen (14.12.1917-7.3.1976), origine kontoristino, kiu devenas de mizera kvartalo de Kopenhago. Siaj poemoj demonstras tre senteman kaj melodian lirikon, sed ankaŭ grandan homkonon kaj realismon. Ŝi estas naturtalento kun larĝa registro de varmo, tenero ĝis ironio kaj moko. Ankaŭ kelkajn romanojn kaj novelarojn ŝi eldonis, ĉefe kun fono de infanaĝa kvartalo.

(Esp-poemo el "Sen Paraŝuto" de Poul Thorsen. Eldonis Stafeto, La Laguna 1963).