Poul Thorsen:
|
| Eskape de l'Kliniko. | |
|---|---|
|
1. Hej hop por nia lingvo, la lingvo de danĝero. Elinter la adeptoj ĝi estas ekzemplero por plej danĝera ulo de l'Kliniko, neniam kuracebla, malĉasta lunatiko.
|
2. Hej hop, mi hurle hurlas kun la hurlantaj lupoj pri la movad' senmova kaj ties tristaj grupoj. Movado aŭ moveto? Simile al testudo ne estas klarvideble, eĉ post intensa studo, ĉu ĝi antaŭenmarŝas aŭ la malo, aŭ vintrodorme ĉu ronkas la kara animalo.
|
3. Hej hop, ĉu fina venko aŭ revo de raŭmistoj? Por mi egalas mikro - kaj makrofinalistoj. Post fina armistico en ujo/io-skermo tiktakas vekhorloĝo por neologa fermo. Neniu plu memoras ata/ita, nek Bum-bam-piĉa skolo en Ĉeĥio sufokita.(1)
|
4. Hej hop, ĉar nun el polvo emerĝas pratabuo: minuskli aŭ Majuski laŭ la Akademujo? En Festival' Kultura, Mirinda Kopenhago, ne mankis ŝtopilingoj por ĉiu olda ĵako. La danĝerul' eskapis la Klinikon por en kanzonojn blovi pli potencan kokerikon. |
|
5. Hej hop, dum ventrosvingas fraŭlino Barlastono, ja barbo povas tremi en ĉies pantalono. Hej hop por nia tempo, la dua mezepoko, simile kavan denton tre urĝas nekrologo. Senbarbe, senkondome en estonto, sen aidoso kreskos pli potence nia rondo.
|
6. Hej hop, se la movado ŝajnmortis - despli gravas, ke pli da danĝeruloj elirpermeson havas. Hej hop por nia lingvo, la 1ingvo de danĝero. Elinter la adeptoj ĝi estas ekzemplero.
|
7. Hejhopa kromstrofo. (3 jarojn poste, KEF 1996)
Hej hop, en Kopenhago |
|
| Notoj | |
|---|---|
|
1)Bum-bam-1ingvo, laŭ Zamenhof estus Esperanto reformita.
|
Piĉ, ĉeĥa reformemulo, i.a. enkondukanta volapukaĵojn en Esperanton. |