Poul Thorsen

Enketo

Ĵus petis al mi redaktoro
respondi al teda esploro:
"Vi kiel aŭ kial
ellernis (se ial)
la lingvon, kaj ĉu kun fervoro?"

Unue mi petas memori
Mi multe preferas labori:
laŭ propraj kapricoj
(aŭ propraj malicoj)
kaj emas aliajn ignori.

Jen tamen mallonga eldiro:
Mi lernis la lingvon pro miro.
Nur flari mi volis,
sed ĝi ekpetolis -
kaj kaptis min ĝis plendeliro.

Do inter aliaj stranguloj
mi ŝvebas en verdaj nebuloj.
Mi iĝis viktimo
de ritmo kaj rimo,
tutsurda je fojaj skrupuloj.

Moralon aŭskultu averte:
Estonte mi agos pli sperte.
En nova okazo
mi kuros laŭ nazo
- rapide relerni ĝin certe!


Notoj
El: "DEFA-BULTENO", jan.1954.