Poul Thorsen
Jutlando.

(Laŭ Jeppe Aakjær: Der dukker af disen min fædrene jord).


Jen levas sin el nebuletoj Jutland'
kun valoj, montetoj, kampar',
kun dorso al sud'. kaj al nordo la pland'
ĝi nestas ĉe dunoj kaj mar'.
Sed mankas trankvilo por sonĝo kaj rev',
ĉar pacon ne konas la bord',
sed frapas la ŝtorm',
ne eblas la dorm',
dum pugne martelas marfort'.

Ruliĝas la akvoj persiste tra val',
humile laŭ kurboj de l'ter,
kaj glitas majeste al mar' en spiral'
neniam iĝante river'.
Sed vidu la glimon en frua aŭtun',
dum salmoj eksaltas el flu',
arĝentas la bril'
de l'suno kaj mil
roseroj sur junkoj en sku'.

Erikoj susuras, kaj tintas sekal',
kraketas en ĉiu pajler',
vaporas la nuboj en kirla portal'
pelante ombregojn sur ter'.
Abeloj sin ĵetas ebrie laŭ mur'
survoje al hejma idar',
el fora pordeg'
sin levas la blek'
de eĥa ĉevalo-fanfar'.

Jen staris sur verda herbejo kaban',
kaduka pro ŝuldo kaj prem'.
Kolbasoj sur ŝnur' estis ĉambra ornam',
kliniĝo kamentuba em'.
Sed flirtis hirundoj sub ruba tegment'
kaj floroj ĉe soklo kaj stuk',
sin plektis absint'
el nest-labirint'
kun ovoj sub verda sambuk'.

Jen sidis ĉe ŝpinrado mia patrin',
sub traboj kliniĝis la kap',
kaj mame ŝi nutris la fraton kaj min'
kantante dum ŝpinrada frap'.
Neniam ŝi trovis ripozon ĝis dorm'
sub ruĝa papava kovril'.
Se premas ĉagren',
kaj troas la pen',
pilgrimas mi ŝin kun humil'.

Ĉar kiom finfine valoras la viv'
kun trompoj kaj teda vantec'
sen junka loketo ĉe vala dekliv',
por koro tremiga kares'.
Se ne ni migradus de plej fora mar',
al kluka kviet'
de la riveret'
kisita infane sen vort'.

Benata Jutland', kie loĝas en vent'
popolo de mank' kaj sufer',
senhejme mi vagis sen iu pretend'
posedi de hejmlanda ter'.
Al mi vi donacis la vivon kun dev'
kantadi pri hejma medi'.
Sonoru la lir',
ĝis ĉesos la spir'
en tombo dotita de vi.

 
Notoj:
Jeppe Aakjær (1866-1930), - kvankam akademiano preferis intiman ligon kun naturo de Jutlando kaj ties simpla popolo. Lin forte influis Robert Burns, de kiu li tradukis multajn poemojn. Li eĉ vizitis - la regionon de Burns por plene kapti la tiean etoson. "Robert Burns" "En Lochlea" estis verkata en Skotlando 1906. Profunda solidaro kun malriculoj kaj sincera indigno pro maljusto estis karakteriza elemento en lia verkado proza kaj poezia. Liaj kantoj, dank' al trafaj melodioj i. a. de Carl Nielsen, penetris la tutan popolon.
Melodion por "Jutlando" kreis Carl Nielsen.

Pri la poeto, vidu ankaŭ rete - klaku: Jeppe Aakjær.

La ege ŝatata teksto, dana i a estas en "Folkehøjskolens Sangbog", 2003, n-ro 188, en "arbejdersangbog", n-ro 19, en "Ældre-sangbogen". n-ro 22 - kaj, fakte, en ĉiuj danaj kantlibroj.
Kompreneble ankaŭ rete - klaku ĉi-tie: Der dukker af disen....


Vidu aliajn poemojn de Jeppe Aakjær en la paĝoj: Klaku:
" La mevo/Polemiko" kaj " Kantoplenas nun la tag'."kaj " Robert Burns/Lochlea".

En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Jeppe Aakjær:
Klaku: "Heredo dana."