Unu aŭtunan tagon mi hazarde trapasis la regionon, kie mi pasigis la adoleskajn jarojn. Estis kvazaŭ pli forta volo tiris al la loko, kie staris la bieneto. Jam diste videblis "la arbareto" - verdire nur kelkdeko da arboj, kiujn mi tiam grimpis por pigo-nestoj, kaj kie kontraŭ la volo de l' patrino pafpafis birdetojn. Mi preteriris la grandan ŝtonamason apud la arboj nun surprize pli altaj. Sed al la ŝtonamaso okazis male. Ne plu ĝi similis al monto. Jes, ja. Kun la patro mi kolektis tiujn ŝtonacojn, pene portis desur la magraj agroj en sitelo sur "la monton". Tiel ni plifekundigis la grundon.Sed ho, la ĝardeno tute for! Ĉie nun freŝplugita kampo. Kaj pli dolorige: la tuta bieno for! Orfe malplenis, kie iam staris la modesta loĝdomo, pajle tegita kun kalkitaj muroj kaj verdaj fenestro-kadretoj. Malaperis ankaŭ la fojnejo, la favora ludloko, kaj la puto, kien iam falegis ĉevalo kaj nur en tre mizera stato estis rehisita. Stranga neekzisto. Ĉu vere sur la loko de tiuj ĉi sobraj plug-sulkoj iam gruntis porkoj, muĝis en stalo bovinoj? Kiel povis tiel senspure malaperi ankaŭ la provizejo, inter kies grandajn sakojn oni povis fugi por ploreti, kiam trois antagonismoj inter la generacioj ...
Sur deklivo de la nuda, familiara kampo ankoraŭ lirle serpentumas la rivereto, rojo same humila kiel dum knabjaroj. Tie estas loketo sufiĉe profunda por bani ardan korpon konstatante la puberiĝon.
Neniu ajn postsigno de la tiama draŝejo. La patro ĉe la garboj interne, la knabo ekstere pelante la ĉevalojn sur la rondkurejo kun ties tir-trabego super la dentradego. Nebone funkciis. Tre tede estis rondkuradi. Tial finfine estis mendita la granda, komuna draŝmaŝino de la regiono. Evento!
Neforgeseebla tiu penetro de industrio en la agrikulturon. Nova epoko. Ĝis tiam la etbienuloj kondutis ob stine memstaraj, individuemaj, sed subite pri unu afero kolektivistoj: komuna posedo de draŝmaŝinego. Multe da svito por evitol
Efektive la granda maŝino estis kompundaĵo en tri partoj: vaporlokomobilo, draŝfako kaj pajlo-premigilo. Inter ili funkciis rimenegoj. Por transporti ĉiun opan parton kaj akurate loki ilin necesis ses ĉevaloj samtempe, hu-huj! Trifoje ses ĉevaloj tra la kota tero de l'aŭtuno.
Draŝante almenaŭ dek viroj posteniĝis ĉirkaŭ la maŝinaro, afero nur praktikebla per ŝajne senfrikcia rotacio de najbaraj laborfortoj. Impone alloga estis precipe la fulgo-fajron sputanta lokomobilo, kiu tiregis la longan, larĝan ĉefrimenon por movi ĉiujn inĝeniajn detalojn en la aliaj fakoj. Fru-frumatene ĉio devis esti preta por vori la grengarbojn, ĝistiam en stakegoj surkampe. Nur unu tago estis je dispono en la unuopa bieneto por tradraŝi ties tutan rikolton. Se necese oni devis kromlaboregi vespere ĝis nepra fino. Polvo-nebulo konstante miksiĝis kun fum-nuboj kaj ŝvito. Tre peza deĵorado postulanta duoblan manĝadon kaj oftegan sensoifigon.
Plej fortostreĉa estis la forporto de la virga greno en pezaj sakoj, Nek veturiletoj nek leviloj ekzistis. Junaj fortikuloj devis herkulesi - foje vete - ĝis sia ekstremo.
La pajlon en premita stato la maŝino pusis laŭ la reloj suprensupren en la stokejon. Zorgo pri la abunda, "superflua" grenspika ventumaĵo estis porknaba okupo. Por ke nenio ajn perdiĝu fluge el la buŝego de la granda blov-funelo junulo devis per forko levi la ventumaĵon en la prem-maŝinon por tiea miksiĝo kun la pajlo. Valora furaĝo por vintre manĝigi la bestojn kaj por sternado en staloj.
Tuttage mi staradis en polvo kaj bruo. Ne sen risko sub la rimene svenige giranta. Sed precipe la konstanta bruego ĉiam memoreblas. Al kelkiuj ĝi certe sonus monotona, sed ĉu?
Meze en la rutino povis ekesti revelacio! Tra la draŝ-obtuzo ja klare aŭdeblis grand a orgeno kun plenblova registro. Tremis tegmento de imaga katedralo! Kaj ĉu ne foje intervenis voĉaro de ĉiela ĥoruso? Vibris laŭ la spino, kiam pitĉo estis atingata en la konataj himnoj. Jam la knabo ne staris ĉe masiva maŝin-premilo, sed sur podio, direktante - per forko - grandan orkestron por frazaro de fluanta simfonio. Ĉu ne solkantis la propra voĉo pli malpli falsete, pubere, sinforgese: popolkantojn, kanzonojn, ariojn?
La aŭtuna krepusko indulge vualis revon kaj profanon ĉirkaŭ la granda draŝ-maŝino, dum finis la konĉerton timpanoj, kaj lavangis aklamoj ...
Noto:
El la libro: Poul Thorsen: Stokita Vino, eldonis Edistudio 1995, Pisa, Italujo.