Karavane
Mezepokaj kavaliroj
ĉevalo-rajdis krucadi,
Nuntempaj kongresviroj
preferas aviadi.
Slogane
Du horojn antaŭ spegulo,
kaj tiu ĉi ŝminko konvinkis
pri sama efiko el ĉies okulo
kvazaŭ vi tute ne ŝminkis.
Ĉinaĵo
Ne estas ŝparo
la ĉina faro
oleon savi
anstataŭ lumon havi,
se tiaj ŝparo-bagateloj
rezultos poste en ĝemeloj.
An apple a day
Laŭdire per pomo ĉiun tagon
facilas fortimigi doktoran plagon,
sed ĉar doktorojn malfacilas trafi,
pro kio do ilin per pomoj pafi.
|
Prononco aŭ kol-kataro.
Laŭdire la Inferon
neniam la danoj envenas.
Ilian gorĝan kveron
eĉ ne la Diablo komprenas.
Inter(po)pola lingvo.
Inter la poloj mi povis observi
por nia mondlingvo grandan inklinon.
Sed bedaŭrinde mi devis rezervi
baldaŭ la frue naskitan doktrinon.
Por Esperanto la poloj parolas
nur ĉar finfine ĝi ankaŭ - polas!
Espero - Tero?
Ie en la spaco
ŝvebas blua pilko,
turnas sin sen laco
sur la nokta silko.
Kie ĝi venas,
kial la rapido ?
Kien ĝi kienas:
Vivo aŭ likvido ?
Rubanda saluto (al KKK-festeto 21-6-1957).
Eĉ se la korpo ne povas ĉeesti
mian sonbendon vi povas digesti.
Eĉ se la tona kvalito ne bonas,
ĉiuj la bonan intencon ja konas.
Bonan plezuron al via festeno
kaj ĝis revido en - KFUemo!
|
| Notoj |
Poul Thorsen, (1915 - 2006). Fama dana verkisto kaj tradukisto.
La poemoj estas el trovitaj paperoj en la postlasita stoko de P. Th.
|