Poul Thorsen
Difino - Celibato - Afrodizie.

(Laŭ Gunnar Wennerberg.).


------Difino

La formo de limeriko
piedu laŭ jena metriko:
---Unua linio
---pri geografio
kaj vosto kun verb-erotiko.

------Celibato?

Monaĥo en Limeriko
promesis monaĥi - sen fiko.
---Sed antaŭ l'inklinoj
---de la monaĥinoj
monaĥo nur estas laiko.

------Afrodizie

Poeto en ur bo Palermo
plenigis la plumon per spermo.
---Nun nokte kaj tage
---potencas image
la porno-poemo-cisterno.

 
Notoj:
Gunnar Wennerberg, svedo (1817-1901).
Melodio: Corinne Engelmann.