Poul Thorsen
Delegitino.
Pri okazaĵoj en Sudafriko


Decembro belegas en Kaburbo (Cape Town), kie ŝi delegitas pri medicino kaj piedkuraco, kaj efektive ŝi havas ruĝajn ungojn ĉie. Spite al UE(h)A-indikoj ŝi de longe aktivas kiel aktoro kaj tradukisto por radio, televido, filmo, eldonejoj. Ŝi portas nomon de portugala eksedzo, sed: "Nomu min Nerina, mi petas!"

En la telefon-numero mankas 3 ciferoj, kaj kiam finfine, danke al bufedisto mi atingis ŝin, ŝi petas al mi en Roterdamo(!) korekti tiujn pedantajn pra-aĵojn, ĉar mem tro okupita. Principe ŝi laboras nokte, rezervos por mi la venontan posttagmezon.

El et-lezita Mazda kapjesas larĝa pajlo-ĉapelo kun ruĝa floraĵo. Ŝi portas blankan pantalon-kostumon sur figuro svelta, bonkonservita. La aĝo certe finiĝadas per 9. Reinkarniĝo de beata Kirsten Zacho?

Ni ekas tra monduma kvartalo, kaj mi zorge fiksas la rimenon. Ŝi fumas Galoise kaj ne tute sendanĝere manovras (maldekstre!) dum hupoj kaj sakretoj post ŝi kaj de ŝi. Ankaŭ ŝia lingvo iom zigzagas, tamen lerte elturniĝas aludante min iomete neklara. La voĉo estas velura, kultura kun agrabla modularo.

" - La Mazda? Ho, ĝin testamentis bona amiko. Cetere ni vojas al brita Rik, kara samideano, da kiuj vivas en Kaburbo ne pli ol fingroj sur unu mano. Rik sen miro akceptis nin, barakte fosante en la ĝardeno por provizi akvon tien. Lin posedas tri gaje kontaktemaj hundegoj krom kelka nombro da katoj."

Evidentiĝas, ke Riko kaj Nerina membras en asocio adaptanta dombestojn sen hejmo. Ni trinkas kafon babilante pri Olda Britio kaj pri povra Marjorie Boulton, kiun posedas nur tri katoj.

La loĝejo de Nerina konsistas el unu grandega ĉambro teretaĝa. Ĝi estas frape artisma, ekipita per kuriozaj mebloj kaj lavango da fotoj. Ŝi mem pozas - ankaŭ en revuoj kun intervjuoj i.a. pri Esperanto.- Kvar bicikloj kaj unu motorciklo trovas lokon ĉirkaŭ granda trabo akirata en la tajdo. Ĝi konvinke utilas por ke la katoj gratu tie kaj aliloke. Kelkaj adoptitoj inĝenie levas lukon en la fenestro kaj fluge surteriĝas sur la tablon kaj poste mian sinon.

En plenŝtopita librobretaro samlandanon salutas Jeppe Aakjær, Morten Korch kaj Knuth Becker, memoraĵo de eksa dana amiko, kiu en pra-pra-epoko trenis ŝin al sia vintraĉo - tial tre kurta vizito. Gemute, ujutne ni bierumas.

Promene al la poŝtoficejo por ĉiu paŝo ŝi haltas por gaje prezenti min al iu loka loĝanto. Tiel tra kurado kun obstakloj ni atingas proksiman, grandegan naĝejon kun akvo pumpita el la maro. Aero 25°, akvo 23°. Nerina konas longan viandvicon de sinjorinoj kaj inverse. Post proks. dudek prezentoj mi sentas min tre laca dano. Finfine ni vete akvumas kaj duŝas. Tre lerte per mantukego ŝi scias diskrete kamufli ĉiujn niajn intimajn erojn, kaj jam ni aŭtas pli malpli riske al Waterfront, Kaburba Novhaveno, kie apud tenejoj de fokoj, libere bojante ĉirkaŭe, oni povas ĝissate bierumi.

Inter siaj sennombraj lingvoj Nerina momente studas la ĥosan, la tribolingvon de Nelson Mandela, kredeble baldaŭ regante Sudafrikon. Domaĝe neniu alia eksterlanda esperantisto iam ajn vizitis ŝin, ĉeĥa perversulo petis ŝin peri rilaton kun hotentotino kiel eble plej baldaŭ.

Duan tagon ni pasigas kune de la 9a ĝis la 17a horo. Ni fotas ĉe la Tablo-Monto, kies silueto videblas de ĉiuj anguloj de la metropolo. Ni admiras la plej antikvan kvartalon, tiun de malajoj kun pitoreskaj moskeoj, kaj la unuan kastelon, kiun starigis nederlandanoj antaŭ 300 jaroj. Kaj jen gapigas miajn okulojn monstra ekzemplo de misplanado kaj homa obstino: Giganta motorvojo, kiu pendas en alta nivelo kaj abrupte finiĝas en la blua aero, meze de la urbocentro. Duone sub tiu minaca interruptaĵo senhonte staras kaj starados modesta budo de Fish & Chips, kies posedanto gajnis proceson pri senproprigo ĝis plej supra instanco, ĉar li dokumentis lurajton de 90 jaroj ...

Lasta tago en Sudafriko, kaj ni energie butikumas: Ovego de struto, poŝtmarkoj kun fungoj kaj fasko de fridaj bieroj. Ŝi enpakigas viskion.

" - Vespere mi estos gasto ĉe l'ĉefo de Kentucky Fried Chicken,, en kies hejmo mi neniam vidis libron, sed tiom pli da boteloj. Venos 30 gejoj kaj nur du virinoj. Imagu, kiom ni estas dorlotitaj de tiuj gajaj gejoj! -"

Tempo sufiĉas por rondveturo laŭlonge la belega Golfo de surf-rajdantoj. Lastlaste la Mazda anhele grimpas la deklivojn de la Tablo-Monto. Tie en patricia vilao kun 25 ĉambroj "vivas" la patrino 95-jara, profunde senila.

" - Ŝi eble komprenas vin, sed ne plu parolas. Kisu ŝian manon. Tio ĝojigos sin. -"

En granda fotelo la nobla dameto digne akceptas, dum sep nigraj servistinoj vartas ŝin kaj la domegon. Ili estas videble vigligitaj de nia subita vizito. Aliĝas la ĝardenisto/ŝoforo, islamano profitante la okazon por peti liberiĝon "pro enfamilia enteriĝo".

Estas varmege. En salono kun tuturba panoramo ĝis la insulo Robben Island, 17-jara prizono de Mandela, ni sensoifigas nin babilante pri imponaj familiportretoj: Surmure iIi trafe matĉas kun grandaj kopioj de ardaj politikaj proklamoj el la epoko de l'buro-militoj.

La oldulino estas filino de tiama prezidanto de l'Oranga Liberŝtato, Steijn, kies familio post la katastrofa malvenko al la britoj (1902) devis kun prez. Kruger el Transvalio fuĝi al Svislando. Tiam do la plejaĝulo estis knabineto de 5 jaroj. - Respekte ni kisas ŝian fridan manon kaj gloran estintecon.


Noto:
El: DEA/Internaj informoj, n-ro 57, februaro 1993.