Poul Thorsen:
Ĉe via dekstra genuo. - (Drinkokanto).


Ek al la vino nun, mia amiko.
Levu la glason, eksonu muziko!
Se vere la dioj amas al Homo,
ni helpu al ili per tosto-propono!
----Aja! Nun gaja
verŝu memore al ne-ĉeestantoj
el nobla vino kaj el novaj kantoj!

Refreno: Donu al mi unu lokon, kara,
ĉe via dekstra genuo.
Dronu forgese la tempo amara
en duopa drinko, duobla ĝuo
ĉe via dekstra genuo.

Ek al la ino nun, mia amiko,
glaso fragila pro ŝia maldiko,
glata kaj frida, interne brulante,
kisita de multaj, sed pura konstante.
----Aja! Nun gaja,
spite al fundo fendita, rompebla,
vivu Vitr-ino eterne malfebla!

Ek al la kanto nun, mia amiko.
Jam pli fortikas nia fortiko.
Vino kaj ino kaj kanto kondensas,
ĉu la forestuloj tutsame potencas?
----Aja! Nun gaja!
Mia statuo surtombe perfekta
montru almenaŭ min tie erekta!

Refreno:
Donu al mi unu lokon, kara,
ĉe via dekstra genuo.
Dronu forgese la tempo amara
en duopa drinko, duobla ĝuo
ĉe via dekstra genuo.


Noto:
Melodion faris Nanne Kalma (Kajto)

El la libro: Du el, de Marjorie Boulton & Poul Thorsen,
Eldonis Stafeto, La Laguna, 1990.
Ankaŭ en "EĤO", 5/80, membrogazeto de Dana Esperanto-Asocio.