Poul Thorsen:
Dediĉo.
(Laŭ: Johs. V. Jensen: Tilegnelse).


Mi venas el la arbaroj.
Vidu mian klabon!
Mi, la sovaĝulo
en la dana blazono!

Mi portas el bluaj ondoj
la koron barbaran de l'maro.
Metas mi ĝin simbole
inter leonoj saltantaj.

Jen ĉe la ŝildo mi staras -
frapos al antagonistoj,
volas konfirmi bravulojn:
nur ili rajtas la regnon.



Notoj:
El: "Norda Prismo", 3/1962.
Johannes V. Jensen (1873-1950) rompis medicinan studadon por igi raportisto kaj verkisto. Li transkrozis la tutan Globon kaj tre diligente verkis en ege bildriĉa lingvo. Lia multvoluma ĉefverko, "La longa vojaĝo", priskribas la evoluon de la t. n. norda raso. Liaj poemoj estas rimarkindaj pro tre densa formo kaj plene saturita enhavo. Nobel-premiito 1944.

Vidu aliaj verkoj de Johs. V.Jensen, klaku:
"Nimfo."
"Ridetas dolĉe la dana bord'."
"Oktobra nokto."