David, reĝo de Judio,
kun poeta emocio
sentis vivkrepuskon jam,
Premis lin la granda aĝo,
ĝenis lin la granda ŝago,
heredaĵ' de Abraham.
Pro malvarmo ĝis rigido
tremas li en sia lito
spite al kovriloj kvin,
Tiam en moment feliĉa
trafas lin ideo riĉa
pri juniga medicin:
"La juneco reinfektas!
Varmon, forton ĝi reflektas,
ĵetas ĝojon al okul'.
Tial brule mi bezonas
junulinon, kiu donas
vivan varmon al aĝul'."
Volo de la juda reĝo
por subuloj estas leĝo
kaj por subulinoj pli.
Belaj kiel Afrodito
ili sternis sur la lito,
verŝis varmon kun graci'.
La kuraco tutunika
montris sin tre bonfartiga,
kvankam nula la efik'
Varmo venis ja facile,
sed forpasis senutile
- mortis David pro kolik'.
Rulis ĉe la reĝa ĉerko
larmoj kiel nokt-aspergo
de vidvinoj pli ol cent.
Pensu pri la reĝa sorto':
Vana estas vira forto
en junig-eksperiment'!