Poul Thorsen

Danca nokto.
("Komence estis la vorto - sed antaŭ ĝi: la Danco").


Por vizitanto en Feroa Insularo ne estas imagebla pli intensa travivaĵo ol la festenoj de Olavsöku,(1) diurne ĉ. la 29-a de julio, la nacia tago. En la hela norda nokto fosforeskas la maro kontraŭ siluetoj de rokoj plumbkoloraj, kaj nebulo vastas super la herbkovritaj ebenoj. Tiam estas tempo danci. Dancadi laŭ melodioj kaj versoj de l'pratempaj baladoj.

Kelkaj historiistoj asertas, ke la feroa nacio forlasis sian mezepokon nur je la jaro 1855, kiam la severa komercmonopolo dana ĉesis. Sed nuntempa gasto, kiu observas aŭ mem engaĝe ĵetas sin en la klasikan ringodancon, povas prave aserti, ke iel ankoraŭ daŭras la mezepoko. Ĝi vigle vivas en epopeoj kaj epikaj poemoj kun bazo en komuna skandinavia tradicio - krom kompreneble el multa imagado fantazia. La fontoj plejparte estas delonge forgesitaj en siaj originejoj.(2)

Tiom pli la tradicio floras dum la festonoktoj sur ĉiuj stratoj de Torshavn, ĉefurbo feroa, kaj en plej multaj hejmoj spontane ekestas grupoj, kiuj formas ringojn. man-en-mane, dum piedoj ekritmas:

Maldekstren:
Un-du-tri-kvar
kaj dekstren:
kvi-in-ses. Unu-du-tri-kvar, Kvi-in-ses.
Iel tro simpla, ne tro impresa koreografio, paŝado monotona, sed nur ŝajne, ĉar kvazaŭ naskita el la ritmoj de la oceano.

Multaj sin vestis en popolkostumoj: virinoj en longaj roboj kun delikate flagraj tukoj, viroj en kuloto kaj kun la ruĝ-nigra feroa ĉapo krom arĝentaj butonoj kaj bukoj sur jako kaj ŝuoj. Kaj mirige: ĉiam troveblas en kiu ajn grupo almenaŭ unu kapablulo por parkere gvidi tra la sennombraj strofoj de la baladoj, foje pli ol cent!

Ofte la dancantoj kun ekzaltaj vizaĝoj emfaze agas konforme al la drama senco: brakleve, ĵetnuke, stamfe ĝis tremas la fenestroj, okaze ĝis tia grado, ke krevo ŝajnas minaci. Sin trudas senbride la primitivaj antikvaj epikoj, tiel facilaj por geste ilustri:

Roland svingas sian glavon
Durendal en Ronceval' ...

aŭ tute taŭge por petola troigo la orgojla vikinga konfeso:
Sanktajn kirkojn mi prirabis,
monaĥejojn ekbruligis,
multajn virgulinojn senvirtigis.

Neeviteble la viraj voĉoj laŭtiĝas dum tiaj frivolaĵoj, kaj kelkaj inaj fizionomioj rifuĝemas planken. Aliaj pli realisme pretervidas ĉian prudemon estintan kaj aktualan.

Levas sin densa polvo - por ne paroli pri odoroj en la febra varmo - kiam kavaliroj kun siaj noblaj damoj firme paŝas, venke, tra strato de pradana urbo:

Dancas ni sur Ribe-strato,
cedis la kastelo,
kavaliroj dancas laŭ balado
por Erik, la juna reĝo ...
La ĉiam lirikan refrenon fine de ĉiu strofo la tuta rondo kunkantas, ekzemple:
Kirliĝas la danca tra la arbaro ...

Kaj tago tagiĝas,
kaj rosa drivadas lontanen ...
Kelkfoje tute ne sufiĉas la spaco, do oni ekspansis tradome, eksterdome, interdome ĝis unuiĝo kun najbara dancgrupo aŭ evoluas ĉirkaŭ flagstango, de kie flirtas tuttage, tutnokte la nacia, trikolora krucfago. Furoras Olavsöku!

Ne kaŝeblas, ke povas signife akceli la etosnivelon verŝado en brandoglasetojn, malavara regalo de iu kaj alia dom-mastro en aŭ ekster la dancrondo.

Unu-du-tri-kvar (tostu!) Kvi-in-ses. Jes!

Ekstazo povas ekesti pro tiu ĉi prakruda devoto, parenca al seksardo, sed neniam al berserkismo. Ho, dolĉa ekscito rekonante en la ondanta ringo konatan kaj karan vizaĝon. Ho, ĉarma kunpuŝiĝo, dense, ripete, kun sagae vestita nornulino. Ho, vertigo, dancante en kaj el mitologio kaj mezepoko por serĉi perditan feliĉon kaj trovi nuntempan, ardan, kunulon, kunulinon ...

Unu-du-tri-kvar - kvi-in-ses!


Notoj:
1)Olavsöku: (la tago / la festa de) reĝo Olav, kiu kristanigis Norvegion kaj Feroion, tiam kune. En la jara 1030 li mortis en batalega kontraŭ princoj paganaj. La papo kanonizis lin Sankta Olavo.

2 El pluraj pli novaj baladoj povas ekzempli tiu pri la kaptado de la feroa (grind- )baleno. Ĝi estas verkita de dana prefekto en la jaro 1835 kaj laŭdas la aŭdacon de l' junuloj, kiuj riskas kapti kaj senvivigi sur la strando balenojn. 58 strofoj, i.a. pri persvado varbi ĉasistojn, promeso voti por la preĝejo, plano por divido de l' predo. Laŭdire pro la defia tono de la refreno tiu danco tre bone taŭgas por reakiri konvenan korpovarmon:

Viglaj knabo,
grind-mortigi
- nia ĉasplezur' ...