Poul Thorsen
Dometoj densas en Dana-land'.

(Laŭ: Edvard Søderberg: I Danmark ligger der hus ved hus.)


Dometoj densas en Dana-land',
mil-mil dometoj en vic',
kun ruĝaj brikoj kaj forna fum'
de dana tagmanĝa spic'.
Mil-mil ĝardenoj dividas sin
en bedoj kun flor' ĉe flor' -
preĝejaj turoj malantaŭ montet'
kaj veloj plej etaj sur fjord'.

Vojetoj pulsas en Dana-land'
renkonte al ĉefvoja gaj'.
Alaŭdoj trilas kun turdoj, dum
kukoloj krias en maj'.
Susuras verdas arbaroj en
bril-lumo de klara sun' -
ĝi brilas sur silka vestaĵo kaj
sur plej eluzita katun'.

Dometoj densas en Dana-land,
mil-mil dometoj en vic',
kun ruĝaj brikoj kaj forna fum'
de dana tagmanĝa spic'.
Mi amas ĉiujn dometojn kaj
ĝardenojn kun flor' kaj brasik',
arbarojn verdajn ĉe fjorda bril',
kaj sunon, al ĉiu amik'.

Mi amas mil-mil hometojn en
laboro ĉe l'dana bord' -
kabanojn povrajn ĉe la vojet'
kaj fiŝboatojn sur fjord'.
Mil laborulojn en daŭra lukt'
nur venka post perdoj kaj pen' -
Ho, ve al tiuj ĉelante vin
remeti en sklava katen'.

 


Notoj:
Edvard Søderberg, (1869 - 1906).
Fakte nekonata, dana poeto, sed verkis multajn, belajn kantojn.
Bibliografio, vidu rete: Søderberg.
La dana teksto, vidu: "I Danmark---".
Melodioj komponis kaj Oluf Ring kaj Charles Kjerulf.
Vidu alian verkon de Edvard Søderberg, klaku:
Den fattige/
Esp.: Malriĉulo.