Poul Thorsen: Pri vojaĝo en Ĉinio.


Pri vojaĝo en Ĉinio
estas multo por mencio.
Oni spertas en Pekino:
Ĉiu homo estas ĉino!
Oni fluas kun la aro
kiel fiŝo en la maro,
Flava Maro, Flava Maro
kun popola solidaro.

Staras de epoke mita
Urbo eks-malpermesita
kun palaco pitoreska,
ĉina kesto arabeska.
Meze de l'palaca grando
penso flugas al Danlando,
al Danlando, al Danlando,
fama pro fabel-verkanto.

Nia Andersen neniam
al Ĉinio venis iam.
Sed en imperia halo
sidas lia najtingalo!
Ora kaĝo sub-vitrine
kaj pepado per-maŝine:
Ĉin-ĉin-ĉine, ĉin-ĉin-ĉine ...
Vivas Andersen senfine.

En Ĉinio la trafiko
bone fluas sen kompliko,
aviade kaj fervoje,
tre precize - kelkafoje.
Per sampanoj, bus-vehikle,
miliardo surbicikle,
fibicikle, bifizikle,
ĉinoj vivas vivon tikle.

Grave inter ĉinaj konoj
estas manĝi per bastonoj.
Rizo, pizo: plenokupo,
sed nenio kontraŭ supo!
Post pra-ovoj, hundo-tristo,
venas dentoj de l'bakisto,
de l'bakisto, de l'bakisto
kun rideto por turisto.

Kun amikoj dum kunvenoj
malaperis lingvaj ĝenoj.
Kien ajn la grupo flugis,
staris ĉino kaj tradukis.
Sinforgese sur la Muro
buboj grimpis kun plezuro,
sur la Muro kun plezuro,
kelkaj nomis ĝin l'amuro.

Bonrevenis la grupanoj
- nur doktoro kun malsanoj.
Legu, aŭdu plu laŭ plaĉo,
vidu bildojn pri l'vojaĝo.
En la ĉina nun la fino:
Ŝie-si kaj ni-haŭ sino.
Ŝie-si kaj ni-haŭ, fino!
Ŝi-jü-ji-e en Pekino!


Notoj, Vortoj:
Ŝie-si: dankon,
ni-haŭ: bonan tagon,
sino: ĉino,
øi-jüu-ji-e: Mondolingvo.


Melodio: Soldata kanzono: Dana: "Stakkels Hanne."
Nekonata komponisto.