Poul Thorsen:
Du poemoj de Jeppe Aakjær:

 
Robert Burns

Ĉe riveret' en skota land'
al olda kverk' vi ligis la ĉevalon.
Vi spiris kantojn, ĉiu diamant'
supera la Stjuartan kron-opalon.

Malriĉe lasis morti en mizer'
popolo skota sian filon grandan.
Malfruis tro rekono post sufer',
statuoj donas nun honoron vantan.

Ĉar ĉiam sama la martira sort'!
Vivanta: ŝtonajn batojn kaj obstaklojn.
Sed kiam palas manoj en la mort':
per l'ostoj oni faras jam miraklojn.

En Lochlea (På Lochlea)

Ĉi tie iris li, la rekta viro,
post erpo kaj plugilo aĉetere
kaj versis pri Skotlando dum la iro,
ke la tutmondo amu ĝin sincere.

Ĉi tie tretis sian propran ritmon
li kun la humo ĉirkaŭ ŝuo-flankoj
kaj spertis la unuan am-enigmon
dum verva danco sur draŝejaj plankoj.

Ĉi tie lia rimsarkasmo mokis
prefere trafe al hipokrituloj,
dum mem li kun bovino dialogis,
kaj lian ĉapon trempis pluvnebuloj.

Ĉi tie li gustumis paŭperismon
kaj sentis faŭkon inter rang' kaj sprito;
amatan patron pelis en abismon
la ŝuld-atestoj kaj la deficito.

Ho, el Skotlando vaste famaj lordoj,
ĉielo sendis spritan ataŝeon;
sed honto skribu sin sur viaj dorsoj,
ĉar vi ordonis lin: draŝu hordeon!

Notoj: Lochlea: bieneto de Robert Burns.
* 10.09.1866, en la vilaĝo Aakjær, Norda Jutlando.
† 22.04.1930 en Jenle, Norda Jutlando.
Kvankam akademiano li preferis intiman ligon kun naturo de Jutlando kaj ties simpla popolo. Lin forte influis Robert Burns, de kiu li tradukis multajn poemojn. Li eĉ vizitis la regionon de Burns por plene kapti la tiean etoson. "Robert Burns" + "En Lochlea" estis verkata en Skotlando 1906. Profunda solidaro kun malriculoj kaj sincera indigno pro maljusto estis karakteriza elemento en lia verkado proza kaj poezia. Liaj kantoj, dank' al trafaj melodioj i. a. de Carl Nielsen, penetris la tutan popolon.
El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954. Desegnaĵo de Børge Hamberg el la sama libro.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
Jeppe Aakjær.
Vidu aliajn poemojn de Jeppe Aakjær en la paĝoj: Klaku:
" Jutlando," kaj
" Kantoplenas nun la tag'"kaj
" La mevo/Polemiko".

En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Jeppe Aakjær:
Klaku: "Heredo dana."