De Burkina Faso
saluton al Universala Kongraso.
Kun amo, tamtamo kaj grand-kalabaso
mi venis persone
atesti kanzone,
ke estas tutmonde nur unu raso,
jes unu raso
ene kaj ekster Burkina Faso.
El Burkina Faso
mi fuĝis, rifuĝis kaŝita en kaso,
en kesto kun testo por amplifikaĵo.
Mi petas azilon
por fari utilon,
mult-multinacie, kontraŭdiskrima,
eksterkutima
por mia lando Faso Burkina.
En Burkina Faso
kun krokodiloj por ĉies ĉaso
nur krokodiloj babilas pri raso.
Sufiĉas por ili ekflari
por tuj ekgargari
vomeme pro blanka gulaŝo.
Abomenaĵo -
manĝi blankulon en Burkina Faso.
Laŭ Burkina Faso
plenplenas la mondo pro raso-fatraso.
Popoloj parolu pri nur unu raso.
Pri tiu ĉi temo
neniu problemo,
do "solvi rasismon" - tute sen bazo.
Sed sur atlaso
kie troviĝas Burkina Faso?