Poul Thorsen
Mi amas la buntan Mondon

(Laŭ H.V.Kaalund: Jeg elsker den brogede verden).


Mi amas la buntan Mondon,
eĉ kun mizer' kaj batal'.
Por mi la Tero beladas
nun kiel antaŭ la peko-fal'.

Jam kelkaj ĝin mokas kaduka,
trosata pro pekoj kaj dec'.
Ho ne, ĝi ŝvebas en danca rond'
ĉirkaŭ Suno en daŭra junec'.

Mi ploris kaj ĝemis dolore,
ĉar krevis mia rev'.
Sed revoj ne estas la Mondo,
riproĉoj mia dev'.

Se vivo nur estus ĝuado,
ĉu ĉio do bonus pli?
Se ne ekzistus batalo-cel',
por kio do vi kaj mi?

Ĉar vivon kreskigas batalo,
ne nur por taga pan',
sed batalado por liberec',
sen kiu ni vivas en van'.

Kaj tial mi amas la Mondon,
eĉe kun mizer' kaj batal'.
Por mi la Tero beladas nun
kiel antaŭ la peko-fal'.

 
Notoj:
Hans Vilhelm Kaalund, dana poeto,
* 1818, Kopenhago, † 1885, Frederiksberg.
Li verkis multajn poemojn, precipe por infanoj.

Ĉi-tiun verkon li eldonis en 1877. La dana teksto estas en
"Folkehøjskolens sangbog", 2003, nr. 466 kaj en
La "Reto", vidu: "Digte"
Informoj pri H.V.Kaalund vi trovas en la "Reto": "Kaalund"