"Ĉu vi estas germano?" - demandis mi elegantan sinjoron en paŭzo inter du aktoj.
"Dano. Paul Thorsen."
Dum sekundo mi ne povis paroli. Sed mi bone aŭdis. Li diris Thorsen.
"Vi estas la tradukisto de "Olda Akrigisto", ĉu?"
"Ĉu mi estas kio?"
Li klopodis superkrii la bruon de gajaj voĉoj ĉirkaŭ ni.
"Vi tradukis la Kanton de l'Olda Akrigisto?"
"Ĉu vi konas tiun kanton?"
Nun estis lia vico por surpriziĝi. Mi ne komprenis, kial li miras, ĉu mi konas tiun kanton. Ĝi estas la kanto. Ĝi estas la kanto de mia familia repertuaro. Kaj la tradukisto eĉ ne konjektis, ke oni kantas lian tradukon. Li ne sciis ke ĝi estas uzita.
Kaj jam tiom da vesperoj kiujn ĝi riĉigis.
"Denove logas la longaj vojoj,
flikita estas fidela ŝu'.
Mi tranĉis fluton de la tremolo
kun verda ŝelo ĉe Holstebru'.
La junaj jaroj, ho kien flugis
la bela tempo de libertin'?
Ĉe la vojrandoj mi florojn plukis,
gedormis kun la kampar-knabin'
Kun ŝi plezure mi luktis forte
- en ŝia sino printemp-parfum'..."
Mi kortuŝiĝis. Ne nur pro la renkontiĝo kun la tradukinto.
(Mi kredis lin iel nerenkontebla kiel jam estas la
Olda Akrigisto mem.) Mi havis strangan senton, ke mi staras antaŭ homo, kiu provokis tiom da feliĉo en mia vivo. Kie ni lernis la tekston? Survoje al Tesaloniko?
Strofon post strofo el la verda papero kun majuskloj de Vagn: "...amaraj plantoj laŭ la vojrandoj aromon donis al la plenbuŝ'.
"...Abundis tiam la bona brando,
malmultekosta kun ranca gust'"
Gusti rance kiel ĉe l' Akrigisto,
kial tio ne metaforiĝis en mia kuirejo?
Foje kiam ni du kantis ĝin al lacetaj gastoj (ĝi venis por deserto, per ĝi oni ne komencas vesperon), mi sentis, ke oni aŭskultas nin. Sed mi havis la impreson ke multaj preteraŭdis ĝian belecon.
Ial nur ni du konis ĝin: En iu malproksima nordo revenas printempo. Hundotondisto. Kotpurigisto. Forpelito de kamparan'. Kien forvagis akrigistoj de tranĉiloj?
La budapeŝta teatrejo revokis nin al siaj sidlokoj kaj fluigis
pensojn al aliaj reloj.
Nokte tamen, en flordesegnita litaĵo mi subite memoris:
"Mateno en Sarajevo".
Tial mi senerare konis la nomon Thorsen. Ne nur la Akrigiston li tradukis. Li aŭtoras la plej belan poemon pri mia lando! Eble li ne scias kion signifis por mi la renkontiĝo. Ĉe mi la tempo povus mezuriĝi laŭ Sarajevo kaj laŭ l' Akrigisto.
Sekvonttage ni promenis al Planetario por rigardi stelojn.
Vera programo por la homo el Andersenlando, pensis mi pro eviti
iun alian penson. (En Arizono mi apogiĝis kontraŭ lia ŝultro kiam steloj ekturniĝis en Planetario. Ĉu li kredis ke estis por povi pli bone sekvi tradukon?) Ĉi tie Anna tradukadis.
Kiam la steloj estingiĝis sur la kupolo de la Planetario ni ekis hejmen. Kien mi? Vagi?
Li invitis min al sia hotelĉambro por ripozi. Li voĉlegis al mi el manuskripto novan artikolon pri Budapeŝto. Erojn el la restado kiun mi tiun posttagmezon kundividis. Eroj "plukitaj por danka memoro."
El pordentolava glaso mi trinkis "tokajan" vinon. Ĝi estis malvarmeta kaj agrabla. Mi malfermis revuojn de sur litobreto. En Fonto mi trovis "Balkane" - denove pri mia regiono!
Tempo por teatroiro.
"Ĉu mi iru tiel vestita?"
"Vi rajtas elegantiĝi, estos solene hodiaŭ."
Mi eliris, por ebligi senembarasan ŝanĝvestiĝon. Ni parolis pri la ĉemizo, kies kolumo strange staris. Mi etendis la manon por glatĝustigi ĝin.
Taksiserĉado. Rapido, ĉar min atendis la Leningrada Hamleto.
Por adiaŭi de budapeŝta festivalo s-ro Thorsen donacis al mi
Sen paraŝuto, kun dediĉo.
Mi legas ĝin envagone, survoje hejmen. Estas agrable vojaĝi.
Sola en kupeo. Pluvas ekstere tuttage. La herbejoj kiujn mi
lasis vintrajn jam verdiĝis.
Mi vojaĝas tra krepusko trankvile, renkonte al novaj, longaj vojoj.
P.S. 1:
Kelkajn semajnojn poste mi rakontos al mia israela amiko pri la
budapeŝta renkonto kun la tradukisto de mia ŝatata kanto. Temas pri tiu mirakla "Kanto de l' Olda Akrigisto".
"Kion, vi ŝatas tiun kanton?", ekkriis li surprizite. Tio estis la
ŝatata kanto de mi kaj Nelly!"
Ni rigardis nin dum sekundo komprenp1ene kaj gaje kie1 du samk1asanoj retrovitaj post mu1taj jaroj.
P.S. 2:
Kelkajn horojn antaŭ ol mi ektajpis leteron al vi, mi vizitan Esp-parolatan najbarinon. Ŝi volis min reteni je teo, babilado.
"Mi ŝatus iri hejmen, mi ŝatus ĉi-vespere skribi leteron al iu homo kiu ne meritas atendi respondon ses monatojn."
- Mi rakontis al ŝi pri kiu temas.
"Paul Thorsen? Ŝi dufoje ripetis la nomon.- Mi konas tiun nomon de Danlando.-"
"Mi konas la nomon pro "Akrigisto"."
"He, atendu, tio estas la kanto kiun vi du kantis por ni surinsule!
Vere, antaŭ kvar vintroj ni vizitis Veli Iz kun gitaro"
"Sinjoro Thorsen," Mi deziras al vi, ke ĉiuj viaj versoj estu tiom konataj kaj ŝatataj kiel via "Akrigisto".