Logas nenio kiel la maro.
El maltrankvilo kreskas sopir'.
Tamen maristo devas dividi
sin inter maro kaj hejmo-dezir'.Rava la mar',Tra navigado sennombrajn horojn
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Hel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.
maro instruas pri sia grand'.
Rulon de ondoj pens-akompanas
sur la posteno soleca gardant'.Venta la mar',Suna apero, nuba subiro
bril' sen kompar',
noktojn sendormajn vi donas en ar'.
Bas-variant'
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.
flaman koloron donas al mar'.
Velas maristo al horizonto,
sentas liberon samkiel ondar'.Brilo de l 'mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Bel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.
Noto:
Traduko Poul Thorsen, kune kun Kai Røssum.
Melodio, ankaŭ de Inger Lauritzen.