Mi ĉiam klopodis esti bona,
tre postulanta afero.
Mi fervoregas fari ion por iuj,
teni mantelojn,
----pordojn,
--------lokojn,
havigi postenojn,
favorojn aŭ simile,
etendi la brakojn,
lasi iun plori ĉe mia ĉemiso.
Sed kiam ekestas okazo,
mi plene rigidiĉas,
supozeble pro ia ĝnemo.
Mi skuas min mem:
Eketendu, la brakojn!
Sed estas malfacile esti bona
----longedaŭre.
Estas kvazaŭ spirhaltado.
Sed per ĉiutaga ekzercado
mi atingis unuhoran daŭron,
se neniu ĝenas min.
Mi sidas tute sola
kun la horloĝo antaŭ mi,
etendas la brakojn
----fojon post fojo
Neniu problemo.
Fakte mi estas plej bona,
kiam mi estas tute sola.
Notoj:
El: "Eĥo", n-ro 6/1979, tiama membrogazeto de Dana Esperanto-Asocio, DEA.
Benny Andersen, (* 1929), eble la plej populara dana poeto hodiaŭ. Li verkis/komponis multegon da kantoj, kaj ofte sub la nomo "La kanzonoj de Svante". La plej populara estas verŝajne la "Feliĉa tago de Svante". Vidu ĝin:, klaku: "Feliĉa Svante".Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Benny Andersen".
En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Benny Andersen. Klaku:
"Svantes lykkelige dag."
"Oni iom idiotas."
"Svantes lykkelige dag."
"Aŭtuno"