Poul Thorsen:
Amnestio - Aparthejd

 
Amnestio
Bona ago de la tago

Hodiaŭ
en Tajlando, Ĉang-Maj,
mi liberigis birdeton.
Ĝi kaŭris
en bambua kaĝeto
sub gardo de ridetanta
sed rigora knabino.
Ofere
de kelkaj moneroj
sur la trotuaro
preterpasantoj
kelkfoje liberigas kaptiton.
Samtempe sekrete
ili imagas
plenumon de arda deziro.
Forflugante
la birdeto
feliĉe rekompencas
vian ofereton
per alta sento
de komuna sorto
kaj solidaro.

Inter miaj tremantaj manoj
barakte
leviĝis la eta amnestiito:
Libero mem.

Mia deziro?
Sen sekreto
mi preĝis malfermon
de ĉiuj homkaĝoj
tutmonde.
Hodiaŭ

Aparthejd

Vivi izole
en apartaj nacioj,
en apartaj lingvoj.
Insulismo.
Kvazaŭ ni elektis
niajn gepatrojn,
rason, haŭtan koloron.
Kvazaŭ la idealo estas
unu popolo en ĉiu lando,
unu koloro en ĉiu kontinento,
unu lingvo en ĉiu regiono,
----unu politiko,
----unu prediko,
----unu religio,
----unu dio.
Vivu gettoismo:
Hipioj en kolektivo- kavernoj,
kripuloj en dumvivo-kazernoj
krimuloj en kaĝoj,
ceteraj laŭ aĝoj,
droguloj
sur insuloj.
Virinoj - vidvinoj,
knaboj - knabinoj,
laŭ klasoj,
kaj grasoj,
ĉiu speco
sur propra pluŝo
en aparta paroĥo.
Nur tiel ni povas toleri nin,
nur tiel unu afero estas komuna:
Aparthejd!

Sed pravo kaj vero
samkiel libero
ignoras klason
kaj ne havas rason.

Notoj:
Amnestio:
El: EĤO, 6/1979 (dana revuo)
kaj la libro Du El, Antwerpen, 1985.
"Amnestio" skribita 18/12 1978.
Aparthejd:
El la libro Du El, Antwerpen, 1985.