Poul Thorsen
Mondo de l'libroj estas muta stoko.

(Laŭ Thøger Larsen: Bøgernes verden er som stille gemmer).


Mondo de l'libroj estas muta stoko
kun mirindaĵoj ekster temp' kaj loko.
Kostaj trezoroj kuŝas en abundo
------sur ĝia fundo.

Bindojn antikvajn bukoj bril-ornamas,
sur la folioj daŭre fajroj flamas.
Skribo de manoj, kiujn tomb' polvigas
------daŭre instigas.

Floroj el tempoj ekster la imagoj
daŭre odoras de someraj tagoj.
Dolĉo ligita, kiun vi malligas,
------ vin feliĉigas.

Ĝojoj, afliktoj el la nuna mondo
en la volumoj vivos en estonto,
ĉiam pretecaj iĝi laŭ ordonoj
------ vortoj kaj sonoj.

Multaj kapabloj, scioj nun silentas,
tamen en libroj mute elokventas.
Al viaj nepoj kantoj kaj konsiloj
------estos flugiloj.

Gardu ni bone la hered-trezorojn,
zorge kolektu la kultur-valorojn.
Daŭre rikoltu el kultur' kaj scioj
------ sur la folioj.

 
Notoj:
Thøger Larsen:, dana poeto,
* 1875, Tørring, Norda Jutlando. † 1928, Lemvig, Norda Jutlando.
Li verkis multajn poemojn, precipe pri la Naturo.

Ĉi-tiun verkon li eldonis en 1924 kiel saluton al la Biblioteko en Holstebro, Jutlando. La dana teksto estas i a. en
"Folkehøjskolens sangbog", 1953, nr. 266a kaj en
La "Reto", vidu: "Digte"
Informojn pri la poeto vi trovas en la "Reto": "Thøger Larsen"


Vidu alian verkon de Thøger Larsen, klaku:
"En la lumaj noktoj - Danmark, nu blunder den lyse nat."