|
(Laŭ: Sveda popola kanzono: Uti vår hage, där växa blå bär.)
Bluberoj kreskas en nia herbej'
kun korplezur'
Se vi min volas, proksimas mi plej
ĉe rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj dolĉa krispmento
kaj korplezur'.Belaj floretoj invitas por danc'
kaj korplezur'.
Se vi ĝin volas, plekteblas girland'
el rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj la dolĉa krispmento
kaj korplezur'.Sur viajn harojn florĉeno kun ber'
kaj korplezur'.
Sinkas la suno, sed kreskas l'esper'
kun rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj dolca krispmento
kaj korplezur'.Floroj kaj beroj herbeje de ni
kun korplezur'
plaĉas, sed vi estas kara eĉ pli
ol rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj dolĉa krispmento
kaj korplezur'.
Notoj:
Sveda popola kanto.
La sveda teksto - vidu rete - klaku: Uti vår hage, där växa blå bär.