Poul Thorsen

Agado.


1915: 7.01: Naskiĝo en la norda parto de Kopenhago. Profesio: Instruisto
1931: Lernis Esperanton, kaj baldaŭ ekaktiviĝis en la laborista Esperanto-movado.
1937: Unua kongreso: SAT-kongreso en Roterdamo.
1939: SAT-kongreso en Kopenhago, kiun li organizis kune kun Paul Neergaard.
1947: Membro de UEA.
1954 ĝis 1962 gvidis la eldonejon "KOKO", kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo Norda Prismo.

Ĉefaj eldonoj kaj verkoj:
1942. Tra densa mallumo, kunredaktoro.
1944: Eta Krestomatio, kunredaktoro.
1948: Faktoj pri Danlando
1952: Bibliografio pri dana literaturo tradukita en Esperanto.
1954: Rozoj kaj urtikoj, poemaro, kun interesa dediĉo de la skota poeto W.Auld
1956: Gruk: Tradukis aron de tiel nomataj Gruk de Kumbel (Piet Hein).
1960: Pluk. Libreto, simila al "Gruk" kun liaj propraj miniaturoj.
1963: Sen paraŝuto, poemoj originalaj kaj tradukitaj.
1985: Du el (kun Marjorie Boulton).
1995: Stokita vino, rakontaro.
1996: Babile kun mi mem, rememoroj.

Aliaj verkoj: PTh tradukis multegon de kantoj, rakontoj kaj verkis vojaĝpriskribojn por multnombraj revuoj, kaj li verkis historiojn, rakontojn, ktp, al revuoj tutmondaj.
Dum la 50-aj jaroj li gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Aliaj sciigoj: Grandaj hobioj estis - kiel li mem diris - "ekscesa vojaĝemo", li vizitis pli ol 80 landojn.

Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj partoprenis en multajn ekskursojn en- kaj eksterlanden, kaj verkis rakontojn kaj sciigojn pri tiu temo.

En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason "Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen",favore al bibliotekoj, kiuj ne estas oficiale subvenciataj. La apogon administras UEA. En 2005 estas subvenciitaj kolektoj en Slovakio, Italio, Brazilo, Belgio, Kubo, Serbio kaj Ĉinio.

† 30.01.2006.


Poul Thorsen rakontas mem pri sia vivo en rakontado en ĉi tiu hejmpaĝo
- legu la historion: Klaku: Finbabile.

Vidu ankaŭ ĉi tiun paĝon: Klaku:
Poul Thorsen.

Al la komenco de la paĝoj Poul Thorsen:
 
KLAKU ĉi tie!
Ĝis!