|
>Krepusko jam ekis en unu el tiuj noktoj tropikaj, kiam subitege falas kvazaŭ tapiŝo antaŭ la sundisko, abnorme granda, abnorme ruĝa. Tiam estas la tempo vagi laŭlonge la Iravad-rivero por retrovi kaj rekoni la stelojn.Jam sparkas preskaŭ en zenito Oriono, la giganta ĉasisto, kaj postkuras lin Siriuso, la granda hundo, kiam haitigas sian biciklon juna rikiŝisto apud mi. Li estas nudpieda kaj kiel plej multaj birmanoj, vestita en jupo. Li proponas sin por veturo al la nokta foiro, sed en maniero rimarkinde netruda. Post nelonga diskuto pri la modesta pago mi grimpas la ekzotikan vehiklon.
Kun kontenta rideto li deklaras, ke mi estas lia unua kliento tiun tutan tagon. Lia angla lingvo estas polurita. Tamen li ne estas nek iam estis studento, nur 23-jara simplulo, kiu dividas rikiŝon kaj ĉambron kun kamarado.
- Jes, versimile la distanco al la foiro estas iom iomete longa, li konfesas, dum la nudaj piedoj ektretas la pedalojn. Sed ne zorgu! Tamen zorgi ni devas. Ŝoke estingiĝas la plena elektro en Urbo Mandalejo, kaj egipta malluno regas. Nun pli ol antaŭe fatalas, ke nek nia nek aliaj bicikloj portas iun ajn lumigilon. Mi ne komprenas, kiel eviteblas kolizioj.
Mia "ŝoforo" rimarkas la streĉon kaj aludas la eblon pli sekure forlasi la stratojn favore al proksimvojeto, kiun li bone konas, rekte al nia celo. Baldaŭ ondume ni trapasas obskurajn ĝardenkvartalojn. Mi skuiĝas kiel sur kamelo - tamen ne malagrable, ĉar sub la rikiŝo kunagas surprize efikaj risortoj.
Peĉa estas la mallumo, sed kun unu avantaĝo: Pli kaj pli reliefiĝas Oriono. Nun eĉ klare videblas la tielnomita glavo sub la tristela zono, kaj jen Oriono montras Plejadon - rivelas sin klare ties sepopa fratinaro, kutime nedistingebla por nearmita okulo.
- Jes, ja li bone konas la situon de mia lando, tiom pli kiom pasintjara kliento dana donacis al li monon por havigi propran rikiŝon. Fotistino estis, sed al ties lando li certe neniam atingos.
Post kilometroj ni alvenas la foirejon nur por konstati, ke jam ĉesis la vendado!
- Domaĝe, sinjoro, li bedaŭras dum anhele paŭzas. Pardonu. Pli serioze tamen, ke ni atentu pri the curfew, la absoluta malpermeso eliri domojn inter horoj 23 ĝis 5. - Milita stato, sinjoro. - Studentoj ribelis, eksplodoj okazis en la stacidomo. Fermitaj ĉiuj lernejoj. Antaŭ la senpopola foirejo ni longe paŭzas, kaj nokta bloveto min iomete tremigas. Senceremonie la rikiŝisto lasas al mi sian sveteron. Pro la pedalado ja li tro varmis, dum mi male.
Revoje al Hotelo Mandalay li daŭrigas rakonti pri si mem kaj sia lando: Glate li trapasis mezlernejon, sed la familio ne trovis rimedojn por plua studo. Nur fratino pli aĝa iris al Urbo Pagan por kleriĝi. Pagan kun la mil temploj. Vi ĵus estis tie, ĉu?
- Mia futuro? Kiel fidi al bonŝancoj? Soldatiĝi mi ne volis. Por tio oni elektas profesiulojn. Monaĥo, jes, socie sekura "kariero", sed mi dubas fariĝi bona monaĥo, eĉ se budhano estas. Pli min allogas registara kampanjo por limgvardistoj.
- Jes, mi voĉdonis subtene al Ligo por Demokratio de Suu Kyi (Ĉi), kies elekto ja plene sukcesis, sed poste la oficiroj - kaj ĉiuj en la registaro estas oficiroj - ne volis respekti la rezulton. Militistoj havas pajlon en la kapo! Tamen ruzaj. - Ĉu vi scias, ke la armeo monopoligis la petrolon kaj senhonte disvendas la proprajn ekipojn?
- Suu Kyi vivas izolita en sia domo apud Ĉefurbo Ranguno. Ŝia familio en eksterlando. Ŝi rajtas forlasi Birmon sed ne reveni. "Oni" kulpigas ŝin subteni la gerilon de l'montaraj triboj. Ŝi ne havas ŝancon.
- Ĉu tra la senbrua nokto mi aŭdas ploreton?
- Jes, en Birmo ni scias pri la Nobel-premio pro ŝia neviolenta rezisto. Sed tro riske estis pri tiaj aferoj diskuti. Inter amikoj, kompreneble, sed ne publike, se oni volas eviti prizonon.
- Ĉu oni fitraktas en la prizono? Mi ne bone scias. Mem ne estis en prizono!
- Jes, pri la brita poeto Kipling kaj lia glorinda kanto pri Mandalejo li aŭdis, sed verdire tiu griza pagodo Mulmejn apenaŭ ekzistas nek flugantaj fiŝoj. Ni vivas ĉe rivero!
- Mia amiko-kolego devenas el la montaro norde, de la Meo-tribo, kie geril- anoj estas multaj. Li pli politikumas ol mi. Li estas membro de sindikato, mi ne. Li diras, ke ne obei la registaron. Tamen ni ne povas eviti imposton, ekzemple por la rajto trafiki per rikiŝo.
- Nuntempe kelkaj migras al Bangladesô, precipe islamanoj. Aliaj al Tajlando. Ĉiu rajtas forlasi Birmon. Nur ke oni bezonas pagi pasporton kaj akiri inviton aŭ sponsoron eksterlande. Mem mi preferus iri Aŭstralion, sed, sed, sed . .
- Krom mia fratino en Pagan mi havas amikinon ĉi-tie en Mandalejo, tre dolĉan. Tial mi verŝajne ne foriros, eĉ se nia vivo mizeras.
- - - - -
La absoluta elektro-paneo ankoraŭ ne ĉesis, kiam la rikiŝo sekure haltis antaŭ mia hotelo. -
- Adiaŭante mi donacis por la amikino tri ŝtrumpkalsonetojn, je kio la junulo surprizite diris:
- Kio estas? Por kio uzi?
Dum sia tuta vivo nudpiede ŝi iris kaj certe same piedumos!
Notoj:
El: Decembro 1991.